Katawa Shoujo (jp. かたわ少女, laŭvorte "Kriplaj Knabinoj") estas vida romano de Four Leaf Studios. Ĝi prezentas rakonton pri junulo kaj kvin junulinoj kiuj havas diversajn malkapablojn.

Katawa Shoujo
Disvolvo Four Leaf Studios
Eldoninto Four Leaf Studios
Distribuo Four Leaf Studios
Direktoro delta
Scenaro Anonymous22
Muziko Sebastien Skaf
Produktoro cpl_crud
Dato de lanĉo Januaro 4, 2012
Platformo Vindozo, OS X, Linukso
Licenco CC-BY-NC-ND
Ĝenro Vidromano
Ludomaniero unuludanta videoludo
Lingvo angla, ĉina, franca, germana, hispana, hungara kaj japana
Regilo komputila muso
vdr

La ludo havas 2 publikajn versiojn: la plenan, kiu enhavas erotajn scenojn, kaj la unuaktan, kiu enhavas nur akton 1.

Ĉefaj geroluloj redakti

Hisao Nakaj (jp. 中井 久夫, en. Hisao Nakai) estas la ĉefa rolulo, de kies vido oni rigardas la rakonton. Li estis ordinara lernanto ĝis li unufoje travivis koratakon, kiu ekis dum lia konfeso al sia eksa koramikino. Post kiam kuracistoj diagnozis kormistritmon kaj denaskan koran difekton ĉe li, li eklernis en speciala internuleja lernejo "Jamaku" (angle "Yamaku") por gehandikapuloj. Post la eklerno, Hisao devis kutimiĝi al sia nova vivmaniero kaj socia medio, ŝanĝante sian vidpunkton pri multaj aferoj. Lia sekva rakonto multe dependas de elektoj de la ludanto kaj forte rilatas al unu de aliaj ĉefroluloj.

Emi Ibarazaki (jp. 茨崎 笑美, en. Emi Ibarazaki) estas vigla optimistino kun blonda duvosteta hararanĝo, eta alto kaj verdaj okuploj. Malgraŭ la manko de gambaj suboj, kiuj amputiĝis post aŭta kraŝo, ŝia hobio estas sporta kurado. Ŝi ofte uzas gambajn protezojn por irado kaj kurado (diversajn tipojn) kaj eĉ prenis lernpaŭzon por kutimiĝi al ili. Pro la paŭzo, ŝi ankaŭ estas la plej maljuna rolulino inter ĉiuj lernantoj. Estas amiko kaj najbaro de Rin, kiun ŝi ofte flegas.

Hanako Ikezaŭa (jp. 池沢 華子, en. Hanako Ikezawa) estas orfiĝinta internulino de Jamaku kun longaj nigraj haroj kaj violkoloraj okuloj. Ŝiaj gepatroj mortiĝis pro incendio en ŝia domo, kiun ŝi mirinde travivis. La incendio lasis je ŝi grandajn brulajn kaj psikajn vundojn, pro kiuj ŝi iĝis tre socie timema persono. Ŝi estas malpli timema nur apud ŝia amikino Lili, kun ŝi ekkonis dum eklerno en Jamaku.

Lili Satō (jp. 砂藤 リリー, en. Lilly Satou) estas la reprezentantino de klaso 3-2, aranĝita ĉefe el binduloj kaj duonblinduloj. Lili estas denaske blinda kaj havas longajn blondajn harojn, bluajn okulojn kun rimarkebla vualo en ili kaj rilate grandan alton. Multe da aspekttrajtoj ŝi heredis de sia skota patrino. Ŝi estas tre zorgema, ĝentila kaj patrinoida persono. Ŝi ofte pasigas tempon kun sia amikino Hanako, kiu akompanas ŝin en vendejoj kaj konsideras ŝin la nura fidinda persono.

Rin Tezuka (jp. 手塚 琳, en. Rin Tezuka) estas juna senmana pentristino, kiu povas lertege fari preskaŭ ĉion per siaj piedoj aŭ buŝo. Ŝi havas kurtajn kaŝtankolorajn harojn kaj verdajn okulojn. Ŝi forte kontrastas al aliaj rolulinoj pro vira uniformo (la virina tro maloportunas por ŝi), malesprimiva vizaĝo kaj stranga pensa kaj parola maniero. Ŝi ankaŭ estas tre distriĝema kaj iutempe senceremonia, sed tre rezonema. Ŝin flegas ŝia najbaro Emi, kion ŝi tamen ne konsideras ŝia amiko, malkiel ŝi ŝin.

Ŝizune Hakamiti (jp. 羽加道 静音, en. Shizune Hakamichi) estas la malhelhara reprezentantino de kalso 3-3, kie lernas Hisao, kaj la estro de la konsiliĝo de lernantoj. Ŝi estas denaske surda, do ŝi ne povas ankaŭ paroli kaj anstataŭe komunikiĝas per gestoj. Ŝi famas kiel lerta manipulanto kaj strikta sed justa estrino.

Ŝiina Mikado (jp. 御門 椎名, en. Shiina Mikado) aŭ alnome Miŝa (jp. ミーシャ , en. Misha) estas amikino de Ŝizune kaj ŝia interpretanto kaj asistanto. Ŝi estas tre ludema kaj petolema persono. Ŝi ankaŭ kolorigas siajn harojn rozkolore. Probable estas unu el malmultaj sanaj lernantoj de Jamaku[1].

Kenĝi Setō (jp. 瀬藤 健二, en. Kenji Setou) estas najbaro de Hisao en lia dormejo. Li vidas tiel miope, ke jure estas blinda lernanto. Kenĝi estas hikikomorio, kiu havas fortan paranojon pri sia konspira teorio pri feminismo. Laŭ li, feministinoj volas konkeri la mondon kaj li malhelpu ilin fari ĉi tion.

Referencoj redakti

  1. Almenaŭ, la saneco de Miŝa ne estas rekte malkonfirmita. La kreintoj ne donas klaran informon pri ĉi tio.

Ligiloj redakti

  1. La oficiala retejo de Katawa Shoujo (angle)