La katedralo de Lincoln situas sur monteto kaj superegas kaj la urbegon Lincoln kaj la ĉirkaŭaĵon. Ĝi estas videbla el longa distanco.

Katedralo Lincoln
anglikana katedralo [+]

Koordinatoj53° 14′ 4″ N, 0° 32′ 10″ U (mapo)53.234444-0.53611100000001Koordinatoj: 53° 14′ 4″ N, 0° 32′ 10″ U (mapo)

Estiĝo13-a jarcento
PoŝtkodoLN2 1PX [+]

Katedralo Lincoln (Anglio)
Katedralo Lincoln (Anglio)
DEC

Map
Katedralo Lincoln

Vikimedia Komunejo:  Lincoln Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Katedralo de Lincoln

Ĝi estis konstruita inter la 12-a kaj 14-a jarcentoj kaj havas 3 turojn. Ĉe la plej alta pinto ĝi atingas 111 metrojn.

La katedralo estis konstruita el mielkolora ŝtono kaj super la ĉefenirejo troviĝas ŝtona koboldo bone konata tra la tuta lando kiel la Lincoln-a Imp. La koboldo estas ofte uzata kiel simbolo de la urbo kaj la provinco.

Ekster la katedralo staras granda statuo de eminenta filo de la provinco, Lincolnshire. La statuo montras la poeton Alfred, Lord Tennyson, kiu naskiĝis en la vilaĝo Somersby kaj inter 1850 kaj 1896 estis la oficiala poeto de la monarko (oficiala titolo Poet Laureate).