Katedralo de Amieno

(Alidirektita el Katedralo de Amiens)

La Katedralo Nia Damo de Amieno (france Cathédrale Notre Dame d’Amiens) estas katolika katedralo de la urbo Amiens en la departemento Somme; la katedralo estas gotika kaj ĝi fermis la ciklon de gotik-klasikaj katedraloj. Ĝia konstruado komenciĝis en 1220, sur antaŭa romanika katedralo detruita de incendio. Ĝi havas formon de latina kruco kaj inter 1366 kaj 1401 oni aldonis la turojn, kiuj situas ambaŭfflanke de la ĉefa fasado. Ĝi estas la plej vasta katedralo de Francio pro siaj internaj volumenoj (200 000 m3) kaj iĝis Monda heredaĵo de UNESKO en 1981.

Katedralo de Amieno
Vidaĵo de la fasado de la katedralo
Vidaĵo de la fasado de la katedralo
Vidaĵo de la fasado de la katedralo
katolika katedralo • natura aŭ jura persono [+]

Koordinatoj49° 53′ 40″ N, 2° 18′ 8″ O (mapo)49.894572.3021Koordinatoj: 49° 53′ 40″ N, 2° 18′ 8″ O (mapo)
Areo0,02 km² (1,54 ha) [+]

ArkitektoRobert of Luzarches

Estiĝo1220
Map
Katedralo de Amieno

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Notre-Dame d'Amiens [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Vidaĵo de la fasado de la katedralo
Lando  Francio
Regiono
Departemento
Pikardio
Somme
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii
Fonto 162
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 49° 53′ 40″ N, 2° 18′ 8″ O (mapo)49.894572.3021
Registra historio
Registrado 1981  (5-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Katedralo de Amieno (Francio)
Katedralo de Amieno (Francio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La katedralo konservas, inter aliaj, du relikvojn de Johano la Baptisto, kiuj igis ke la templo dum mezepoko iĝu unu el la ĉefaj pilgrimlokoj de Eŭropo.