Katedralo de Bagrato

Monda heredaĵo de UNESKO

La Katedralo de la Dormadokatedralo de Kutaisi, sed pli konata kiel katedralo de Bagrati (kartvele: ბაგრატი; ბაგრატის ტაძარი, aŭ Bagratis tadzari) estas katedralo de la 11-a jarcento de la urbo Kutaisi, regiono Imereti, Kartvelio, listigita en la Monda heredaĵo de UNESKO en 1994, kune kun la Monaĥejo Gelati.

Katedralo de Bagrato
ortodoksa katedralo [+]
Koordinatoj42° 16′ 38″ N, 42° 42′ 15″ O (mapo)42.277342.7043Koordinatoj: 42° 16′ 38″ N, 42° 42′ 15″ O (mapo)

Estiĝo11-a jarcento

Katedralo de Bagrato (Imeretio)
Katedralo de Bagrato (Imeretio)
DEC
Katedralo de Bagrato
Katedralo de Bagrato
Lokigo de Imeretio en Kartvelio

Map
Katedralo de Bagrato
Vikimedia Komunejo:  Bagrati Cathedral [+]
vdr

La katedralo, nun en ruinoj, estis konsiderata kiel ĉefverko de la kartvela mezepoka arkitekturo. Ĝi estas okultrafa en la centro de Kutaisi. La katedralo troviĝas sur la pinto de la monteto Uk’imerioni. Ĝi estis konstruita en la unuaj jaroj de la 11-a jarcento , dum la regado de la reĝo Bagrato la 3-a pro kio ĝi nomiĝas kartvele «Bagrati», tio estas, katedralo de Bagrat. Memorskribaĵo en la norda muro revelacias ke la planko estis establita en la jaro 1003. En 1692, ĝi estis damaĝata pro eksplodo far la osmanidoj, kiuj invadis la Reĝlando de Imereti. La eksplodo kaŭzis la falon de la plafono kaj kupolo.

La konservado kaj restaŭrado, kaj ankaŭ la arkeologiaj esploroj, kiuj ekis en 1952 kaj finiĝis nur en 2012. En 2001, la katedralo estis denove liverita al la Kartvela Ortodoksa kaj Apostola Eklezio. Ofte ĝi estas uzata kiel simbolo de la urbo Kutaisi. En ĝia interno estis enterigata la reĝo Georgo la 1-a.