Katedralo de Teruelo

La Katedralo Sankta Maria de Mediavilla de Teruelo, estas unu el la plej karakteraj konstruaĵoj el mudeĥara stilo en Hispanio, kaj unu el la malmultaj katedraloj, kune kun tiu de Tarazono, el tiu ĉi stilo. La turo, la tegmento kaj la kupolo estas Monda heredaĵo de UNESKO ekde 1986.

Katedralo de Teruelo
katolika katedralo • kunkatedralo [+]
Koordinatoj40° 20′ 38″ N, 1° 6′ 26″ U (mapo)40.3439-1.10722Koordinatoj: 40° 20′ 38″ N, 1° 6′ 26″ U (mapo)

ArkitektoPablo Monguió

Estiĝo1171

Katedralo de Teruelo (Aragono)
Katedralo de Teruelo (Aragono)
DEC
Katedralo de Teruelo
Katedralo de Teruelo
Lokigo de Aragono en Hispanio

Map
Katedralo de Teruelo
Vikimedia Komunejo:  Teruel Cathedral [+]
vdr
Katedralo de Teruelo

La Katedralo de Teruelo havas sian originon en la preĝejo Sankta Maria de Mediavilla, kiu ekkonstruiĝis laŭ romanika stilo en 1171 kaj finiĝis per la starigado de la mudeĥara turo en 1257. En la dua duono de la 13-a jarcento, la maŭra masonisto Juzaff, restrukturigis la antikvan romanikan verkaĵon kaj aldonas tri mudeĥarajn navojn elmasonaĵo kaj briko, kiuj plibonigis kaj starigis la romanikan strukturon de la 12-a jarcento. En la sama mudeĥara-gotika stilo, en la 14-a jarcento anstataŭiĝis la romanikaj absidoj, kiel rimarkeblas en la ĉefa kolono de la ĉefkapelo. Per ĝi malpliiĝis la nombro da teniloj, kio donis pli da lumigo kaj spaco al la navoj el arkoj.