Katedralo de la Resurekto de Kristo

La Katedralo de la Resurekto de Kristo ankaŭ konata kiel Preĝejo de la Savinto sur la verŝita sango (ruse: Храм Спаса на Крови) estas preĝejo rusortodoksa en Sankt-Peterburgo, ĉe la bordo de la kanalo Gribojedova proksime al la parko de la Rusa Muzeo kaj la Avenuo Nevskij. Ĝi estis konstruita sur la loko kie la caro Aleksandro la 2-a estis murdita, viktimo de atenco okazinta la 13-an de marto 1881. La konstruado daŭris 24 jarojn pro la detalaj dekoracioj kaj en 1907 la metropolita episkopo de Sankt-Peterburgo konsekris ĝin.

Katedralo de la Resurekto de Kristo
ortodoksa preĝejo • vidindaĵo [+]

LandoRusio
SituoSankt-Peterburgo
- koordinatoj59° 56′ 24″ N, 30° 19′ 43″ O (mapo)59.9430.328611111111Koordinatoj: 59° 56′ 24″ N, 30° 19′ 43″ O (mapo)

ArkitektoAlfred Parland

Estiĝo1907

Katedralo de la Resurekto de Kristo (Sankt-Peterburgo)
Katedralo de la Resurekto de Kristo (Sankt-Peterburgo)
DEC
Lokigo de Sankt-Peterburgo en Eŭropa Ruslando

Map
Katedralo de la Resurekto de Kristo

Vikimedia Komunejo:  Church of the Saviour on the Blood [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝiaj ikonoj montras la lokan historion pere de bildoj de rusaj sanktuloj, inter ili la Princo Vladimiro de Kievo kaj la princino Olga, la martiraj princoj Boris kaj Gleb, Miĥail de Ĉernigov, la nobelulo Fedor, kaj Aleksandro Nevskij.

Dum regado de la Komunisma Partio, la preĝejo estis uzita kiel kelo por terpomoj, materialoj, teatraĵoj, ktp. Pro tio, la restaŭrado de la preĝejo daŭris 27 jarojn (3 jarojn pli ol la konstrado mem).