Kategorio-Diskuto:Politiko de Francio

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

"Politiko en Francio" pli taŭgus ĉar estis pluraj politikoj de Francio laŭ tempo. Plie ne nur temas pri politiko de lando Francio sed ankaŭ pri instancoj, pri politikistoj, ktp. --Xian (diskuto) 22:07, 19 Jan. 2014 (UTC)

Vastega plimulto de la landaj subkategorio de Kategorio:Politiko laŭ landoj uzas la formon "...de...", nur pri Francio nun estas du samtemaj kategorioj paralelaj, de vortumo kaj "...de Francio" kaj "...en Francio". Tiaj du kategorioj pri sama temo kompreneble 'ne sencas, kaj malgraŭ la opinio de Xian tamen temas pri politiko de la lando Francio, kun ĉiuj instancoj kaj subgrupigite administraj unuoj... Kompreneble la ŝtato dum la tempofluo ŝanĝiĝis (plej simpligite alternis inter monarkiaj kaj respublikaj fazoj) kaj koresponde ŝanĝiĝis la politiko de Francio - tio tute ne malĝustigas la formon "...de Francio". Pri preskaŭ ĉiuj kategorioj, en kiuj eblas kaj la formo "de" kaj "en", 'gramatike ambaŭ formoj ĝustas, kaj necesas konvencio uzi saman formon por ĉiuj kategorioj de la sama speco, por eviti kreojn de mis-ruĝaj duoblaj fuŝ-kategorioj. Tia konvencio por la kategoriospeco "politiko de [Ikslando]" evidente estas de, kaj plej saĝas lasi tion. ThomasPusch (diskuto) 18:28, 1 jun. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Politiko de Francio".