Kati Zsurzs
Kati Zsurzs [ĵurĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsurzs Kati estas hungara aktoro, voĉoaktoro, infana aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Katalin, ŝia patrino estis Éva Zsurzs.
Kati Zsurzs | |
---|---|
Kati Zsurzs | |
Persona informo | |
Naskonomo | Zsurzs Katalin |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1955 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patrino | Éva Zsurzs |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kati Zsurzs[1][2] naskiĝis la 21-an de januaro 1955 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Kati Zsurzs ricevis frue rolojn en filmoj dum la bazlernejaj jaroj. Ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1977. Ŝia ĉefinstruisto estis Károly Kazimir. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Thália (Budapeŝto), sed en 1993 ŝi sendependiĝis de teatro. Inter 2000–2013 ŝi estis membro de Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), poste ŝi denove sendependiĝis. Ŝi ankaŭ instruis en privata aktorlernejo de Mária Gór Nagy. Ŝi ricevis aktorajn premiojn inter 2005-2018. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 filinojn en 1982 kaj 1990.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - reĝino Margit
- Perditaj Amopenoj - Katherine
- Dezső Kosztolányi: Édes Anna - Etel
- Maurice Maeterlinck: La Blua Birdo - Tyltyl
- Sofoklo: Antigona - Isméné
- Carlo Goldoni: Fuĝo al Chioggia - Libera
- József Katona: Bánk bán - Melinda
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Hivatalnok urak (1984) - Ella
- Csinibaba (1997) - patrino de Angela
- Csak szex és más semmi (2005) - kuracistino
- Pappa Pia (2017) - Auntie Pancsi
- Szimpla manus (2021) - Marcsi
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Kathy Bates, Milena Vukotic[3]
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Csongor és Tünde (1976) - ina titolrolo
- A bíró (1984) - Arusz
- Família Kft. (serio, 1992) - Sári
- Tűzvonalban (serio, 2007) - Kata
- Egynyári kaland (serio, 2017) - Rózsika
- A mi kis falunk (serio, 2021) - Piroska