Katie Holmes

usona aktoro

Kate Noelle HOLMES, pli konata kiel Katie HOLMES (n. la 18-an de decembro 1978), estas usona aktorino. Unue ŝi famiĝis pro la ĉefrolo kiel "Joey Potter" en la televidserio Dawson's Creek de 1998 al 2003. Holmes ankaŭ ĉefrolis en filmoj kiel La glaciŝtormo, Abandon, Batman Begins kaj Avidaj je mono. Ŝi edziĝis al Tom Cruise en 2006 kaj post tio ŝi malaperis de la granda ekrano. La sola escepto estis Avidaj je mono (2008), pro kio malakceptis repreni la rolon de Rachel Dawes en Batman. Kune kun ŝia edzo Katie membriĝis en la Eklezio de la Scientologio kaj laŭ tiu rito estis celebrata la geedziĝo en Italio.

Katie Holmes
Persona informo
Katie Holmes
Naskonomo Kate Noelle Holmes
Naskiĝo 18-an de decembro 1978 (1978-12-18) (45-jaraĝa)
en Toledo, Ohio
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio vd
Familio
Edz(in)o Tom Cruise vd
Amkunulo Jamie Foxx vd
Infanoj Suri Cruise vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • filmreĝisorofilmproduktoroaktoro vd
Aktiva dum 1997– vd
Verkado
Verkoj Dawson's Creek vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Katie Holmes 2009
Katie Holmes 201

En 2009 Katie revenis al ŝia kariero kaj aktoris en tri filmoj: la komedioj The Extra Man kaj The Romantics, ambaŭ por 2010, kaj la trilero Don't Be Afraid of the Dark kies premiero okazos en 2011.

Filmaro redakti

Jaro Filmo Rolo Notoj
1997 La tormenta de hielo Libbets Casey Unua profesia rolo
1998 Disturbing Behavior Rachel Wagner Ĉefrolis en la muzikvideo "Got You (Where I Want You)"
1998–2003 Dawson's Creek Joey Potter Unua ĉefrolo en televidserio
1999 Go Claire Montgomery
Muppets from Space Joey Potter Cameo kun Joshua Jackson
Teaching Mrs. Tingle Leigh Ann Watson Unua ĉefrolo en filmo
2000 Wonder Boys Hannah Green
The Gift Jessica King
2002 Abandon Katie Burke Ĉefrolo
2003 Phone Booth Pamela McFadden
The Singing Detective Nurse Mills
Pieces of April April Burns Ĉefrolo
2004 Unua filino Samantha Mackenzie Ĉefrolo
2005 Batman Begins Rachel Dawes
Dankon pro fumado Heather Holloway
2008 Avidaj je mono Jackie Truman
Eli Stone Grace
2010 The Romantics Laŭra
The Extra Man