Katolikismo estas la plej multnombra parto de kristanismo agnoskanta unuarangecon de Petro super la tuta Eklezio kaj dogmon pri la papa neeraripovo. La termino ankaŭ signifas tuton de la kredo kaj religia vivo, respektataj de la Katolika eklezio

Katolikismo
grupo de kristanaj konfesioj
Okcidenta kristanismo
vdr

Difinoj laŭ PIV redakti

 
 
Sankta Petro

— vastasence la kristana religio, bazita sur la dogmaro kaj ritaro difinitaj de la 7 unuaj koncilioj kaj precipe en la kredkonfeso de Niceo

— malvastasence la kristana religio, bazita sur la dogmaro kaj ritaro difinitaj de ĉiuj ĝisnunaj koncilioj kaj agnoskanta la aŭtoritaton kaj neerarivecon de la papo.

Nomo redakti

La vorto katolikismo originas el la greka adjektivo καθολική (katholiké) signifanta: universala, apartenanta al la tuto. Uzata de la Patroj de la Eklezio jam ĉ. 115 ekde Ignaco el Antioĥio.

Eklezioj redakti

Konkreta formo de la katolikismo estas la romkatolika eklezio, kiu konsistas el 24 apartaj proprajuraj eklezioj. Inter ili la plej granda estas la okcidenta aŭ latina eklezio, la ceteraj nomiĝas orientaj katolikaj eklezioj.

La plej konataj neromkatolikaj eklezioj estas:

Estro de la romkatolika eklezio estas la ĉiama episkopo de Romo: la papo, kiu estas posteulo de la plej grava apostolo Sankta Petro.

La katolika diobildo redakti

Bazo de tio estas kredo en la Sankta Triunuo: en la unusola Dio estas 3 personoj: Patro, Filo kaj Sankta Spirito.

Liturgio redakti

Unu el bazaj platformoj de la eklezia vivo estas liturgio. Publikaj liturgiaĵoj en la Latina eklezio estas:

Ekzistaj kelke da liturgioj kaj pluraj regionaj variantoj, rezultantaj de lokaj tradicioj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Louis Bouyer, From the Jewish Qahal to the Christian Ecclesia, en: Life and Liturgy, Londono 1956, p. 23-37.
  • Sobór watykański II – Konstytucje, dekrety, deklaracje. Tekst łacińsko-polski (Dua Vatikana koncilio. Konstitucioj, dekretoj, deklaroj. Latina-pola teksto, Parizo 1967.