Katolikoso estas religia titolo ekvivalenta al Patriarko portita de religiestroj de pluraj orientaj eklezioj, ĉefe la Nestoriana Eklezio (ĉeestis du konciliojn) kaj la monofizismaj eklezioj (ĉeestis en tri koncilioj), speciale la Armena Apostola Eklezio. La nomo venas de la greka lingvo καθολικός, t.e. « universala ».