Katzensee (prononcu kacnse, en Esperanto ankaŭ KatolagoKata Lago, alemane Chatzesee) estas lago en Kantono Zuriko, Svislando.

Katzensee
lagoprotektata areo
Ĉefaj fontoj subtera
Ĉefaj elfluoj Katzenbach subtere kaj Furtbach
Areo de la baseno ? km²dep1
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 679527 / 254056 (mapo)47.43258.4927777777778439Koordinatoj: 47° 25′ 57″ N, 8° 29′ 34″ O; CH1903: 679527 / 254056 (mapo)
Katzensee (Zuriko)
Katzensee (Zuriko)
DEC
Katzensee
Katzensee
Map
Katzensee
Supermara alteco 439 m
Surfaca areo 36 haf5
Maksimuma longo 1,1 kmf6
Maksimuma larĝo 540 mf7
Akva volumeno ? km³dep1f8
Maksimuma profundo 8 mf10
Averaĝa profundo 4 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) ? tagoj
vdr

Geografio redakti

Katzensee situas sur la limo inter la urbo Zuriko kaj la komunumo Regensdorf. Katzensee fakte konsistas el du partoj, la Supra Katolago (germane Oberer Kaztensee) kaj la Suba Katolago (germane Unterer Katzensee). Oni ofte parolas pri la du lagoj ankaŭ kiel la Katolagoj (germane Katzenseen).

Katzensee ne havas surteran alfluanton. La lago estas senakvigita en al dudirektoj. Unuflanke al oriento elfluas Furtbach, kiu fluas en Würenlos al Limato kaj aliflanke Katzenbach, kiu alfluas al Glatt (Rejno). La Katolagoj situas meze de marĉo, kiu estis metita sub naturprotekto de la urbo Zuriko jam en la jaro 1912.

Büsisee redakti

Okcidente de la Katolagoj situas rekte apud la aŭtoŝoseo Zuriko-Nordringo la eta Büsisee (kio en la alemana lingvo signifas kateta lago). Büsisee estas artefarita akvokolekta bazeno, kiu estis konstruita por senakvigi la aŭtoŝoseon dum ĝia konstruado.

Nomo redakti

La nomo Katzensee, kiu signifas vorte kato-lago, fakte ne devenas de la germana vorto Katze sed de la alemano Hatto, kiu nomis la lagon en la 7-a jarcento laŭ si.

Estiĝo redakti

La lago estiĝis per la natura baraĵo de flanka moreno, kiu estiĝis dum la lasta glaciepoko.

Turismo redakti

Katzensee estas signifa por la loka turismo. Ĉe la bordo de la Supra aŭ Granda Katolago troviĝas ŝtata publika banejo, kiu allogas dum belaj somertagoj milojn da zurikanoj. Ĉe la lagobordo krome troviĝas nudisma strando. La regiono ankaŭ invitas al migrado.

Dum malvarmaj vintroj Katzensee relative ofte glaciiĝas kaj tiam ofertas grandan naturan glidŝuejon. Lastfoje la glacikovrilo de Katzensee estis surmarŝebla en la vintro 2005/2006.

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti