Kavalirbieno Stödten

La Kavalirbieno Stödten (germane: Rittergut Stödten) estis agrikulturejo en Germanujo. Ekzistis ĝi ĝis sia barbara malkonstruiĝo fare de la komunistoj sudeoste de Schwerstedt ĉe la kontraŭinonda akvobaraĵo de Unstrut, ĉe la rojo Öde kaj sude de la monto Hippelsberg (191 m).

la bieno ĉirkaŭ 1900

Historio redakti

En 1840 apartenis al la komplekso ankoraŭ kvin loĝejoj sep staloj. Envilaĝe perlaboris la vivon agrikulture 25 uloj. La rendimentoj bonis. En 1903 tiomo da flankaj ejoj ne plu ekzistis.[1] La kavalirbieno memstaris ĝis 1928; tiam en Prusujo ĉiuj tiaj bieno-distriktoj ĉesis. Posedis ĝin de 1842 la kamparano, pentristo kaj politikisto August Lucius; ĝin akiris en 1868 Robert Lucius von Ballhausen. Lia filo Hellmuth Lucius von Stoedten poste transprenis la beinon. Ĉi tiu estis diplomato kaj ambasadoro de Germanujo en Svedujo tre engaĝiĝante pri la neŭtraleco sveda dum la Unua mondmilito. Krome li estis grava mecenato de artaĵoj.

Meze de la 1930-a jaroj la plejmulto de la terenoj estis parceligita kaj vendita. La restintan kortan areon (kun loĝejoj, ekonomiejoj, ĝardenoj, herbaroj, fruktarbaj zonoj) posedis ĝis 1945 Reinhart von Lucius, nevo de Hellmuth Lucius von Stoedten kaj patro de Robert von Lucius. Reinhart ankaŭ interesiĝis pri artaĵoj estante diplomato kaj ĝenerala konsulo en Kapurbo.

Lukron faris ankaŭ laktejo, buterfarejo kaj granda kortobirda bredejo. De 1944 oni gastigis rifuĝintojn el Orienta Eŭropo. En 1945 la sovetiaj okupantoj senkompense ŝtatigis ĝin; fine la grandeco estis de 6,3 hektaroj. Dum la 1950-aj jaroj ĉio estis malkonstruita kaj la areo subakvigita. Ĉar tiam oni konstruis kontraŭinundan akvobaraĵon. Masonita keloenirejo, nuntempa dometo por vespertilionoj, estas la unusola resto hodiaŭ. Post akvoforpreno el la baraĵo oni ankoraŭ vidas kelkajn konstrufundamentojn.

La Lucius-oj tre ŝatis la bienon pro ĝia nesintrudanta beleco. Anoj de Straußfurt rakontis esti promenintaj volonte laŭlonge de Öde-rojo ĝis la bieno por spekti la tie oftantajn cikoniojn.

Literaturo redakti

  • Robert von Lucius: Die Erfurter Familie Lucius. Erfurter Heimatbrief nr. 37 (1978), p. 28–32
  • Karl August Noback: Ausführliche geographisch-statistische Beschreibung des Regierungsbezirkes Erfurt, 1841

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. tiutempa mapo