La kavangoj (antaŭe: Okavango) estas namibia etno kun proksimume 140.000 homoj. Ili originas el Orientafriko kaj nun loĝas plejparte sude de la limrivero Kavango (parto el ili ankaŭ norde en Angolo, sed tiuj hodiaŭ kiel militrifuĝintoj estas translokitaj al la namibia flanko). La loĝregiono de la kavangoj estas identa kun la laŭ ili nomata administra regiono Kavango kun la regiona ĉefurbo Rundu.

Kavangoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Antaŭe la kavangoj ekloĝis iom pli oriente je la rivero Kwando ĉe Mashi, de kie ili iom antaŭ la fino de la 19-a jarcento enmigris en la hodiaŭan loĝregionon.

La regiono konsistas el kvin historiaj reĝlandoj (hodiaŭ elektodistriktoj, anglalingve: constituency), super kiuj ankoraŭ hodiaŭ prezidas reĝo (Hompa). La kvin reĝlandoj kun siaj subetnoj estas: Mbunza (mbunzaoj), Kwangali (kvangalioj), Shambyu (ŝambjuoj), Mbukushu (mbukuŝuoj) kaj Gciriku (gcirikuoj). La mbukuŝuoj havas kiel la plej oriente vivanta grupo apartan pozicion. La kavangoj estas patrinlinie organizitaj.

Ekonomio redakti

La tradiciaj kavangoj estas agrokultivistoj kaj fiŝkaptistoj - antaŭ ĉio ĉerivera etno. Gravan rolon ludas la fiŝkaptado, la brutbredado kaj la agrikulturo, kiujn ili plejparte praktikas kiel subsistencekonomion. Tre ofta estas la regiona subraso de la bovoraso tucia bovo. Karakterizaj tradiciaj lignaĵoj havas metiartan valoron kaj ankaŭ estas vendataj kiel suveniroj. En la seka interno de la regiono Kavango, kie vivas proksimume 10.000 kavangoj, komplemente al agrokultivado kaj brutbredado ankaŭ ĉasado kaj kolektado de agrofruktoj ludas rolon. En la terciarsektoro (servoj) la ŝtato estas la plej granda dunganto.

Lingvo redakti

La kavango-etnoj parolas bantuajn lingvojn kaj proksime parencas al la ovamboj. La ĉefa kavanga lingvo nomiĝas RuKwangali. Krome ekzistas la lingvoj de la subetnoj ŝiŝambjuoj (ShiShambyu), timbukuŝuoj (ThiMbukushu) kaj rugcirikuoj (RuGciriku). La mbunzaoj hodiaŭ parolas plejparte la ĉefan kavangan lingvon RuKwangali. La komunikado inter la parolantoj de la unuopaj lingvoj eblas.