Kaverno El Castillo

kaverno en Hispanio
Monda heredaĵo de UNESKO

La Kaverno El Castillo (hispane Cueva de El Castillo) estas arkeologia loko kaj kaverno kun 40000-jaraj prahomaj pentraĵoj en la kavernaro de monto Castillo, en municipo Puente Viesgo (Kantabrio, norda Hispanio). Agnoskite de Unesko kiel Monda Heredaĵo ekde 2008, ĝi estas parto de la lokaro je nomo «Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio».

Kaverno El Castillo
Ĉefa ejo en la kaverno
Ĉefa ejo en la kaverno
Ĉefa ejo en la kaverno
cave with prehistoric art • show cave [+]

LandoHispanio
RegionoKantabrio

SituoPuente Viesgo
- koordinatoj43° 17′ 32″ N, 3° 57′ 56″ U (mapo)43.2923-3.9655Koordinatoj: 43° 17′ 32″ N, 3° 57′ 56″ U (mapo)
Areo0,69 km² (68,93 ha) [+]
Map
Kaverno El Castillo

Vikimedia Komunejo:  Cave of El Castillo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Ĉefa ejo en la kaverno
Lando  Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii
Fonto 310
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 43° 17′ 32″ N, 3° 57′ 56″ U (mapo)43.2923-3.9655
Registra historio
Registrado 2008  (32-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Kantabrio

Kaverno El Castillo (Kantabrio)
Kaverno El Castillo (Kantabrio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Kaverno El Castillo (Hispanio)
Kaverno El Castillo (Hispanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La kaverno estis eltrovita en la jaro 1903 de Hermilio Alcalde del Río, pioniro en la studo de la prahomaj artaĵoj de Kantabrio. Antikve, la kaverno estis pli malgranda ol nun, ĉar ties enirejo estis pligrandigita dum la unuaj arkeologiaj elfosadoj. La trovaĵoj en la 18-a esplora tavolo de la elfosejo atestas, ke antaŭ 30 000 jaroj du specioj de homoj kunvivis, tio estas, jarmilojn antaŭ la kreado de pentraĵoj ene de la kaverno mem kaj ankaŭ de tiuj en Altamira.[1]

Tra enirejo oni aliras diversajn ejojn, kie oni trovis multajn pentraĵojn pentritajn dum longa periodo, de Frua Paleolitiko ĝis Bronzepoko, 120000 jarojn. Sur la rokaj parioj de la kaverno oni trovis pli ol 150 pentraĵoj, je reprezento de pluraj bestoj, kiel cervoj, uroj, bubaloj, kaj eĉ unu mamuto, homaj manoj, ktp.

La kaverno estas vizitebla nur kun gvidisto (bileto estas aĉetebla ĉe la enirejo). Dum proksimume 45-minuta vizito oni iras laŭ itinero ene de la kaverno kaj povas vidi diverstipajn prahomajn pentraĵojn.

Referencoj redakti

  1. Pérez, José Luis (31-a de julio 2011). Neanderthales y homo sapiens convivieron en la cueva del Castillo: El director de las excavaciones, Federico Bernaldo de Quirós, avanza los resultados de la última campaña (HTML). ediariomontanes.es. El Diario Montañés (Grupo Vocento). Alirita la 1-an de aŭgusto 2011.

Eksteraj ligiloj redakti