La kavo de Postojna (slovene Postojnska jama) estas 20.570 m longa karsta kavsistemo proksime de Postojna, la plej granda en Slovenio. Al tiu sistemo apartenas ankaŭ Otoška jama (insulkavo), Magdalena jama, Črna jama (nigra kavo) kaj Pivka jama. La kavon formis sinkrivero Pivka, kiu el karsta kampo de Postojna sinkas sub monto Sobič. Pivka daŭrigas sian subteran fluon al subtera kunfluo kun rivero Rak en la kavo de Postojna kaj denove elfontas kiel rivereto Unica. Subtera fluo de la rivero Pivka dum du milionoj da jaroj laŭgrade mallevadis sian fluejon kaj formis diversajn etaĝojn de la kavo.

Estas grava afero, ke en tiu ĉi kavo vivas eksterordinara besteto nome proteo, grava endemismo de nordokcidenta Balkanio. Ties malkovro markis la naskon de nova scienco nome biospeleologio.

Konstanta temperaturo: ~ 8˚ C Profundo: -115 m

Laŭ trovitaj malnova murskribaĵoj la kavo estis vizitata jam en la 13-a jarcento. Jam en la jaro 1884 estis farita elektrolumigo kaj en 1872 estis starigita relvojo. Tiam la vagonetojn puŝis kavaj gvidantoj, hodiaŭ trajnojn tiras etaj elektraj lokomotivoj. Turistoj povas viziti 5,3 km da kavaj vojoj. Mistera subtero de la kavo de Postojna estas tiu peceto de Slovenio kiun elfosis, formis kaj teksis akvo. En la sino de mondfama Postojnska jama estas kaŝitaj belaĵoj, kiujn akvo kreis dum milionoj da jaroj, per gutado.

La kavernon dum 175 jaroj vizitis pli ol 26 milionoj a homoj. Malnovaj surskriboj en la enirŝaktoj atestas ke la unuaj vizitantoj estis en ĝi jam en la 13a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti