Kay R. Hagan

usona politikisto

Kay Ruthven HAGAN (naskiĝis la 26-an de majo 1953) estas Demokrata membro de la Nordakarolina Ĝenerala Asembleo reprezentanta la 27-an senatan areon de la subŝtato, inkluzive reprezentitojn en Guilford County. Advokato, Hagan estas nun (en la sesio 2007-2008) servanta en sia kvina sesio en la subŝtata senato. Hagan estis unue elektita al la Subŝtata Senato en 1998.

Kay R. HAGAN
Kay Ruthven Hagan
Kay Ruthven Hagan
Persona informo
Kay Hagan
Naskonomo Janet Kay Ruthven
Naskiĝo 26-a de majo 1953
en Shelby
Morto 28-an de oktobro 2019 (2019-10-28)
en Greensboro
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Powassan encephalitis vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Florida Ŝtata Universitato • Wake Forest University • Lakeland Senior High School • Wake Forest University School of Law vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patrino Jeanette Chiles vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • bankisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas la nevino de eksa Florida Gubernatoro Lawton Chiles, kies oficejo en Vaŝingtono, DC, ŝi helpis kiel asistanto. Ŝia patro, Joe P. Ruthven, estis la urbestro de Lakeland, Florido. Nativulo de Shelby, NC, Hagan diplomiĝis de Florida State University kaj havas leĝdiplomon de Wake Forest University. Ŝi estas edziniĝinta la Charles T. "Chip" Hagan la III-a, advokato de Greensboro. Ŝi havas tri kreskiĝintajn infanojn, filinojn Jeanette kaj Carrie kaj filon, Tilden.

Post unue elekti ne vetkuri por la Usona Senato kontraŭ Elizabeth Dole en 2008, la Swing State Project anoncis la 26-an de oktobro, 2007, ke du sendependaj fontoj raportis, ke Hagan ja estis vetkuronta. Hagan oficiigis sian kandidatecon la 30-an de oktobro, 2007.

Eksteraj ligiloj redakti