La kazaĥa tengo - kazaĥe Қазақстан теңгесі, ruse Казахстанский тенге - estas la nacia valuto de Kazaĥio. Unu tengo estas dividita je cent tijinoj (тиын). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KZT. Valuta simbolo estas la signo , majuskla litero T kun horizontala superstreko. Post la disfalo de Sovetunio, la valuto ekcirkulis la 15-an de novembro 1993. En 1995, dua serio de moneroj ekuziĝis, kies plej malgranda unuo estis monero de 1 tengo. Ekde tiam, la valuta subdivido je 100 tijinoj estas nur teoria.

Kazaĥa tengo
valuto
Ŝtato: Kazaĥio
Subdivido: 100 tijinoj (тиын)
Kodo laŭ ISO 4217: KZT
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 147,550 KZT

1 eŭro = 207,030 KZT (la 6-an de novembro 2010)

vdr

Eksteraj ligiloj redakti


 
monbileto de 1000 tengoj el 2006