Kazablanko (Havano)

kvartalo de la urbo Havano en Kubo

Kazablanko hispane Casablanca, estas kvartalo en Havano (Kubo), en municipo Regla. Ĝi troviĝas en la oriento de la havenenirejo. En 1762, la jaro de la kapto de Havano fare de la angloj, la antaŭurbo jam havis tiun nomon. Post 1763 navigistoj kaj ĉarpentistoj kiuj riparis komercajn ŝipojn vivis tie, kaj la ĉarpentistoj establis plurajn atelierojn, aldone al la ateliero kiu estis kreita por la arsenalo de la kvartalo. En 1846 ĝi havis 894 loĝantojn kaj 120 domojn. En 1858 ĝia loĝantaro jam atingis 1 061 personojn.