Kazemato estas parto de fortikaĵo speciale aranĝita por ebligi pafadon de kanonoartilerio. La vorto devenas de la itala casamatta, kiu signifas "armita domo". Laŭ NPIV ĝi estas Volba bomb-imuna subtera ĉambro en citadelo aŭ fortreso.[1] Kaj oni indikas al rilataj terminoj bunkro kaj blokhaŭso.

Kazemato de la turo Sankta Luciano, en Malto.

Laŭ Francisko Azorín kazemato estas Arkaĵa subteraĵo de citadelo aŭ fortikaĵo, kie oni gardas la eksplodemajn substancojn, k. a.[2] Li indikas etimologion el la hispana casa mata (domo unuetaĝa).[3]

Ekzemploj redakti

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 28an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 109.
  3. Azorín, samloke.