Kazimiera Prunskienė

Kazimiera (aŭ Kazimira) Danutė PRUNSKIENĖ (Pri tiu ĉi sono aŭskulti) (n. la 26-an de januaro 1943 en Vasiuliškai proksime de Švenčionys) estas litovia politikistino. Ŝi estis la unua ĉefministro de Litovio post la reakiro de nacia sendependeco dum la jaro 1990 kaj dum la balotoj por la prezidento de Litovio de la jaro 2004 kandidatiĝis kontraŭ Valdas Adamkus.

Kazimiera Prunskienė
Persona informo
Kazimira Danutė Prunskienė
Naskiĝo 26-a de februaro 1943
en Distrikta Municipo Švenčionys
 Litovio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco LitovioSovetunio vd
Alma mater Universitato Vilno
Partio Lietuvos valstiečių liaudininkų sąjunga
Subskribo Kazimiera Prunskienė
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Vilno vd
Dum 17-a de marto 199010-a de januaro 1991
Antaŭulo Neniu (ofico kreita)
Sekvanto Albertas Šimėnas
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Junaĝo kaj kariero en Sovetunio redakti

Kazimiera Prunskienė kreskis sen patro: kiel membro de la dum junio 1940 komencita litova ribelo kontraŭ la sovetunia konkero de Litovio li dum 1943 murdiĝis fare de anoj de la "Popola Komisariejoj pri Internaj Aferoj" de Sovetunio (el kio poste evoluis kaj la Ministerio pri Internaj Aferoj de Sovetunio kaj la sekreta servo KGB).

Studo kaj esploroj redakti

Dum 1965 ŝi kun elstara diplomo finas la studon de ekonomiko en la Universitato Vilno. Ĝis la jaro 1986 ŝi plulaboras kiel docentino en tiu universitato, kaj samjare, do dum 1986, ŝi doktoriĝas. Inter la jaroj 1982 kaj 1983, dum 1986 kaj pli poste ŝi laboras kiel scienca kunlaborantino en universitatoj de Germanio. Inter 1986 kaj 1988 ŝia baza docenta laborloko estas en la Litovia Instituto pri Agrikulturaj Sciencoj.

Membro en la movado pri nacia resendependiĝo kaj unua ĉefministrino de la ree suverena ŝtato Litovio 1990 redakti

Dum la jaro 1988 Kazimiera Prunskienė aktive publike politike ekengaĝiĝas kaj estas unu el la fondintoj de la sendependisma movado Sąjūdis. Same ŝi estas inter la subskribintoj de la manifesto pri "rekreo de sendependeco de litova ŝtato". Samtempe membro de la komunisma partio de Litovio, ŝi dum 1989 iĝas vica ĉefministrino de la Litova Soveta Socialisma Respubliko.

Inter la jaroj 1990 kaj 1992 ŝi estas membro de la provizora ŝtata parlamento (litove Atkuriamasis Seimas). Kiam la provizora parlamento la 11-an de marto 1990 deklaras Litovion denove sendependa ŝtato kaj reoficialigas la konsitucion de la unua Respubliko Litovio (1920-1940), Landsbergis pro sia ofico iĝas la komisiita ŝtatestro kaj Kazimiera Prunskienė la unua ĉefministrino de la ree sendependa Litovio. La 7-an de januaro 1991 ŝia registaro pro akraj protestoj de la enloĝnataro kontraŭ fortaj prezoaltigoj de la bazaj nutraĵoj anoncas demision - post nur 10 monatoj da regado.

La demisio okazis mallonge antaŭ la atakoj de sovetiaj specialaj soldataroj de la 13-a de januaro 1991 en Vilno ("sanga dimanĉo de Vilno"), dum tempo kiam la sovetunia registaro provis tre influi la publikan opinion ekkontraŭi la de Sovetunio maldeziratan registaron de Litovio. Kazimiera Prunskienė aliflanke ankaŭ havis malmultan apogon en la nacia parlamento Seimas de resendependa Litovio, ĉar ties prezidanto Vytautas Landsbergis ree kritikis ŝin pri tro mola sinteno rilate al Soveutnio kaj daŭre cirkuladis la onidiro ke ŝi antaŭe laboris por en la loĝantaro malŝategata sovetunia sekreta servo KGB.

Jam antaŭ la atingo de ŝtata sendependeco Kazimiera Prunskienė komende de 1990 renkontis la tiaman prezidenton de Usono George Bush, la ĉefministrinon de Britio Margaret Thatcher, la federacian kancelieron de okcidenta Germanio Helmut Kohl kaj la prezidenton de Francio François Mitterrand. Post tiuj renkontiĝoj Miĥailo Gorbaĉovo estis devigata esprimi politikan starpunkton pri Litovio, kaj per la sekva ŝtata sendependiĝo de Litovio komenciĝis la disfalo de Sovetunio. Dum la sama jaro Kazimiera Prunskienė pro siaj meritoj pri la ŝtata sendependiĝo en Romo honoriĝis per la "premio Minerva".

Politika kariero post 1991 redakti

Dum 1995 Kazimiera Prunskienė estis fondantino kaj prezidantino de la "Litova Virina Partio" (la pli posta partio "Nova Demokratio - Partio de Virinoj", litove "Naujoji demokratija - Moterų partija"). Dum 2000 ŝi honoriĝis per la litova ŝtata medalo de sendependeco, dum 2001 ankaŭ per la germania merita medalo Bundesverdienstkreuz.

Ekde 2001 Kazimiera Prunskienė estas prezidantino de la Unuiĝo de la Partioj de Kamparanoj kaj de Nova Demokratio (Valstiečių ir Naujosios demokratijos partijų sąjunga), kiu dum 2005 ricevis la novan nomon Litova Kamparana Popola Unio (Lietuvos valstiečių liaudininkų sąjunga). Dum 2004 ŝi kandidatiĝis por la posteno de prezidento de Litovio. Surprize ŝi gajnis la duan plej bonan rezulton kaj en dua, decida baloto sole konkursis kontraŭ la favorito Valdas Adamkus la 27-an de junio, kies rezulto ĝis malfrua vespero malklaris. Fine ŝi ricevis 47,8 procentojn de la voĉoj kaj nur je malmultaj procentaĵoj malgajnis. Aparte fortan apogon ŝi havis ĉe la malriĉa, kamparana enloĝantaro de la (tre agrikulture dominita) lando, aparte en ties oriento kaj nordo, kaj surprize ankaŭ ĉe la pola malplimulto ĉirkaŭ la urbo Vilno.

Dum novembro 2004 kreiĝis nova registara koalicio de la socialdemokratoj sub Algirdas Brazauskas, la labora pario de Viktor Uspaskiĉ kaj la partio de Kazimiera Prunskienė, en kiu ŝi ricevis la postenon de ministro pri agrikulturo. Ankaŭ en la registaro de la nova ĉefministro Gediminas Kirkilas, kiu oficas ekde julio 2006, ŝi tenis tiun postenon de ministro.