Kazurō Watanabe

Japana amatora astronomo

Kazurō Watanabe (japane : 渡辺 和郎 ; naskiĝis la 1-an de majo 1955 en Kuŝiro) estas amatora japana astronomo.

Kazurō Watanabe
Persona informo
NomoKazurō Watanabe
Dato de naskiĝo1-a de majo 1955
NaskiĝlokoKuŝiro
Aĝo68
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoJapanio
Lingvoj
Denaska lingvojapana lingvo [+]
Parolata lingvojapana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estas ano de la Japana societo de astronomio kaj de la Orienta Astronomia asocio.

Li estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de pluraj libroj pri astronomio , inter kiuj :

  • 小惑星ハンター, Shōwakusei hantā = "Ĉasisto de asteroidoj",
  • 天体写真マニュアル, Tentai-shashin manyuaru, = "Gvidlibro de fotografio de la ĉielaj korpoj"
  • 僕らの夢の星空, Bokura no yume no hoshizora = "La nokta ĉielo de niaj revoj"

Li kunlaboras al la revuo 月刊天文ガイド, Gekkan tenmon gaido = "Monata astronomia gvido"

Kun pluraj junaj disĉiploj li kunmalkovris 670 asteroidojn (inter kiuj la planedeto 46610 Bésixdouze nomita alude al la asteroido B 612 de la Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry).

La asteroido 4155 Watanabe estis nomita en lia honoro.

Vidu ankaŭ redakti