Kebabo

plado de viando rostita sur stango el Mezoriento

Kebabo - el la turka lingvo döner kebap, „turniĝanta rostita viando" (detalojn vidu sube) - estas unu el la plej konataj manĝaĵoj el la turka kuirarto. La plado konsistas el marinitaj kaj spicitaj grandaj plataj tavoloj da viando, kiuj estas fiksitaj je vertikala kaj turniĝanta rostila stango kaj per flankaj fortaj hejtiloj estas rostitaj. Iom post iom la eksteraj, bruniĝintaj eroj estas fortranĉitaj per granda tranĉilo.

Kebaba viando ĉe turniĝanta rostila stango
Kebabo kun Pide-pano
Dürüm Döner ("turnita kebabo"

Origine por kebabo nur uziĝis ŝafa aŭ ŝafida viando, sed dum la 20-a jarcento, kiam la plado konatiĝis ekster Turkio, aparte en la eŭropaj landoj plejparte uziĝis bova aŭ bovida viando, kaj ekde la bovoviandaj krizoj de la 1990-aj jaroj pli kaj pli ankaŭ meleagra kaj koka viando.

La finrostita kaj tranĉita viando serviĝas sur telero kun rizo kaj salato, aŭ kiel rapida manĝaĝo en tranĉita helfaruna pano kun nomo pide (turke) aŭ pita (greke respektive arabe) - en moderna variaĵo nomita dürüm döner kebap („rulita kebabo“) ankaŭ enpakita en aparte maldika gistopasta pano (nomata yufka). En Germanio, kien post la Dua Mondmilito migris milionoj da turkoj pro favoraj laborlokoj kaj kun ili en la lando diskonatiĝis la turka kuirarto, kebabo en pide-pano ekde la 1970-aj jaroj iĝis la plej ofte vendata rapida manĝaĵo, pli populara ol la usonaj hamburgeroj.

Historio redakti

En raportoj de eksterlandanoj, kiuj dum la 18-a jarcento vojaĝis tra Anatolio, la centra parto de Turkio, ofte aperas manĝaĵo kun la nomo "döner kebap", kiu priskribiĝas kiel ŝafida viando rostita je turniĝantaj horizontalaj stangoj super fajro. Tre parencaj al la turka plado kebabo estas la arabia plado Ŝavarma el bova viando kaj la greka plado Giros el porka viando - ambaŭ variaĵoj kiel la moderna kebabo rostiĝas ĉe vertikala turniĝanta stango.

En Istanbulo kebabo en Pide-pano vendiĝas ekde la komenco de la 1960-aj jaroj, kutime kun tomata saŭco, frititaj terpomoj, marinitaj kukurboj kaj verda papriko. La en Mezeŭropo kutima variaĵo kun salato (el tranĉitaj strioj respektive pecoj da laktuko, tomatoj, cepoj, kruda ruĝa kaj blanka brasiko) kaj jogurta spicita saŭco probable komence de la 1970-aj jaroj inventiĝis en la tre turke dominita kvartalo Kreuzberg [prononco "Krojcbeak"] de okcidenta Berlino.

 
Kebabaĵo en tipa formo

Pri la ortografio redakti

Kebap (en traduko "rostita viando") en la turka lingvo skribiĝas per fina "-p", en plej multaj aliaj eŭropaj lingvoj, kiuj transprenis la vorton, tamen kun fina "-b" (ekzemple en la angla, finna, franca, germana, hispana, nederlanda, norvega, sveda ktp.), kaj tiu ortografio ankaŭ influis la esperantan vorton. La kialo por tio estas, ke kvankam la turka vortkunmeto "döner kebap" ("turnita rostita viando") enhavas la literon "p", la vorto por la manĝaĵo şiş kebabı ("rostila stango kun rostita viando", "ş" estas la esperanta "ŝ") uzas la literon "b", kaj la eŭropaj lingvoj orientiĝis laŭ la dua termino. Ĉar en la turka lingvo la vorto "kebab" kun "b" sed sen "ı" ne ekzistas, la formo kun "p" estus iom pli logika, sed por Esperanto la formo "kebabo" bone prononceblas kaj la aldona vortero "döner" pro la en Esperanto neekzista litero "ö" ĉiukaze neuzatas. Tial do la ortografio ne estas "kebapo".

Tipoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti