Kebekio solidara

politika partio en Kebeko

Kebekio solidara (france Québec solidaire estas provinca kebekia politika partio. La progresema partio antaŭenigas la medion, la socialdemokration, la suverenecon de Kebekio, la feminismon, la alimondismon kaj la plurismon. Manon Massé kaj Gabriel Nadeau-Dubois estas la proparolantoj de la partio.

Kebekio solidara
partio
Ideologio demokrata socialismo, socialdemokratio, naturprotektismo, Kebekia suverenismo, feminismo, alimondismo
Retejo quebecsolidaire.net
vdr

La 5an de Novembro 2005, delegitoj de la Unuiĝo de Progresemaj Fortoj voĉdonis unuanime favore al kunigo kun la partio Option citoyenne, nome movado estrita de Françoise David. La fonda kongreso de la nova partio okazis la 4an de Februaro 2006 kaj rezultis en la formado de nova partio, nome "Kebekio solidara".