Kecalkoatlo (Mezameriko)

(Alidirektita el Kecalkoatlo (majaoj))

Kecalkoatlo (en la navatla lingvo quetzalcōātl [ketsalˈkoːaːtɬ], „plumhava serpento“; en la majaa lingvo kukulcán) estas dio de pluraj mezamerikaj kulturoj, inter ili tiuj de la aztekoj kaj toltekoj.

Kecalkoatlo
mita serpento • Azteka dio
Informoj
Sekso vira
Patro Mixcoatl
Patrino Chimalma
Gefratoj Xipe Totec • Tezcatlipoca • HuicilopoĉtliŜolotlo
vdr
Kecalkoatlo kiel prezentita en la Kodekso Telleriano-Remensis.

Laŭ tiu dio oni nomis asteroidon kaj mortintan flugsaŭron.

Formo redakti

Plej ofte Kvecalkoatlo estas prezentita kiel granda krotalo kun plumoj de la sankta birdo kvecalo, sed ankaŭ kiel barbahava, helhaŭta viro.

Mitologio redakti

Azteka mitologoio redakti

 
Kecalkoatlo kaj Teskatlipoka

En la azteka mitologio kecalkoatlo estas dio de vento, ĉielo kaj tero kaj kreiva dio. Li simbolas la oceanon. En Teotihuakano li estis adorata kiel naturdio. Lia plej grava sanktejo situis en Ĉolula. Li estis estro de la dua monda epoko.

Tolteka mitologio redakti

La toltekoj veneris Kecalkoatlon kiel ĉefan kaj kreivan dion. Lin prezentis Venuso. Lia frato kaj kontraŭulo estis Teskatlipoko.

Aliaj mitoj redakti

Sub la nomo Kukulkan, Kvecalkoatlo estis konata de la majaoj. La kiĉeoj nomis lin Gukumac (vidu ankaŭ Popol Vuh).

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti