Kehl

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Kehl am Rhein estas urbo en Germanio, kombinanta centran urbon kaj plurajn eksajn komunumojn nuntempe kunmetatajn. Ĝi situas en la distrikto Ortenau, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6 176 loĝantojn sur areo de 75,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 508 loĝantoj/km². La urbo situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rejno, fronte de Île aux Épis, tutproksime al Strasburgo, kiu situas vidalvide ĉe la okcidenta bordo.

Kehl
Blazono
Kehl (Germanio)
Kehl (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • limurbo • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Ortenau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07851
Poŝtkodo 77671–77694
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7640
Aŭtomobila kodo OG
Oficiala Municipokodo 08317057
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 10 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Wolfram Britz
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro sendependa
Adreso de la administrejo Hauptstraße 85
77694 Kehl
Demografio
Loĝantaro 38154 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 34′ N, 7° 49′ O (mapo)48.5711111111117.8088888888889Koordinatoj: 48° 34′ N, 7° 49′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 139 m
Areo 75,06 km²
Oficiala retejo https://www.kehl.de
vdr

La bordo de la rivero Rejno, tradicie la limo inter la kulture ne nur per lokula uzo de la alemana lingvo tre ligitaj regionoj Badeno kaj Alzaco, samtempe estas la limo al Francio. Trafike la urbo ligiĝas per aŭta kaj motorcikla trafiko al la germana aŭtovojo A5, norde al Frankfurto ĉe Majno kaj sude al Bazelo, kaj apud la aŭtovojo estas internacia trajna linio, kiu norden kaj suden ligas al la samaj urboj.

Bruligita dum la 18-a jarcento, la urbocento estis re-konstruita laŭ tabela plano.

La loĝejaro de la komunumo disiĝas inter urbo ĉe la bordo de Rejno kaj vilaĝoj (Stadtteile), kunigitaj dum la komuna reformo farita inter 1965 kaj 1975 en la Länder de la eksa Germana federacia respubliko. Tiu divido klarigas la vorton centro-urbo por la urba historia kerno centra.

Galerio de Kehl redakti

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti