Keith Michael Patrick O'Brien (naskiĝis la 17an de marto 1938) estis skota Kardinalo de la Romkatolika Eklezio. Li servis kiel la Ĉefepiskopo de Saint Andrews kaj Edinburgo de 1985 ĝis 2013. Li estis levita al la kardinaleco en 2003.

Keith O'Brien
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1938 (1938-03-17)
en Ballycastle
Morto 19-an de marto 2018 (2018-03-19) (80-jaraĝa)
en Newcastle-upon-Tyne
Mortokialo morto per falo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Edinburgo • Our Lady & St Patrick's High School • St. Augustine's High School • St Andrew's College, Drygrange
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Vivo redakti

O'Brien naskiĝis en Ballycastle en Graflando Antrim, Nord-Irlando, la 17-an de marto 1938. Post bazlernado en Ballycastle, li transloĝiĝis kun sia familio al Skotlando kie lia patro servis kun la Reĝa Mararmeo ĉe Faslane. Lia familio tiam transloĝiĝis al Edinburgo, kie li finis sian mezlernadon en la Holy Cross Academy, kaj studis ĉe la Universitato de Edinburgo, kie li gajnis bakalaŭron je kemio en 1959 (kaj poste diplomon je edukado en 1966). Liaj sacerdotaj studoj estis ĉe St Andrew's College en Drygrange, Roxburghshire, kaj li estis ordinata pastro je la 3-a aprilo 1965 de sia antaŭulo, Kardinalo Gordon Gray. De 1966 ĝis 1971 li instruis matematikon en Fife. Poste li laboris en Kilsyth, Bathgate, Drygrange, kaj Aberdeen.

Li servis kiel ĉefepiskopo de la 5-a aŭgusto 1985 ĝis la 25-a februaro 2013. Oni nomis lin la "Kardinalo de la Polemiko" pro liaj asertoj pri Skotlanda sendependiĝo kaj sociaj demandoj kiel la embria eksperimentado kaj la samseksa edzeco.

Demisio redakti

Februare 2013 kaze de elekto por nova papo, post demisio de Benedikto la 16-a, li estis akuzita de seksaj maldecaĵoj fare de kvar pastroj; tio estus okazinta dum la 1980-aj jaroj. Sekve li demisiis kiel kardinalo (kelkaj semajnoj antaŭ sia 75-a naskiĝtago, la dato planita) kaj la papo akceptis lian demision.[1] Li estis estunta la ununura britia reprezentanto en la elekto. Je la 22-a, dum intervjuo, li estis espriminta subtenon por la pastra edzeco.[2]

Li konfesis plene je la 3-a de marto: "Mi volas uzi la okazon por konsenti ke fojfoje mia seksa konduto falis sub la nivelo kiun oni postulas el mi kiel pastro, ĉefepiskopo, kaj kardinalo. [...] Mi ne agos plu en la publika vivo de la Katolika Eklezio en Skotlando."[3]

Notoj redakti

  1. El Papa aparta al cardenal británico denunciado por acoso sexual, El País, Madrido, 25an de februaro 2013, http://internacional.elpais.com/internacional/2013/02/25/actualidad/1361791640_057381.html
  2. "Cardinal Keith O'Brien: 'Allow priests to marry.'" BBC Scotland. http://www.bbc.co.uk/news/uk-scotland-21552628
  3. Cardinal Keith O'Brien admits and apologises for sexual misconduct., The Guardian, Londono, 3an de marto 2013, http://www.guardian.co.uk/world/2013/mar/03/cardinal-keith-obrien-admits-sexual-misconduct