Kelly LeBrock (1959/1960) estas usona aktorino kaj manekeno. Ŝi ekaktoris per The Woman in Red (1984), kun Gene Wilder. Ŝi ankaŭ stelulis en la filmo de John Hughes nome Weird Science (1985), kaj en Hard to Kill (1990), kun Steven Seagal.

Kelly LeBrock
Persona informo
Kelly LeBrock
Naskiĝo 24-an de marto 1960 (1960-03-24) (64-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Victor Drai • Steven Seagal vd
Infanoj Arissa LeBrock vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1984– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

LeBrock ekkarieris kiel manekeno estante 16-jaraĝa en Novjorko.[1][2] Ŝia elrompo al famo okazis kiam ŝi estis 19-jaraĝa, kaj ŝi stelulis en 24-paĝa etendo de la gazeto Vogue. Tuj poste ŝi estis kontraktita kun Christian Dior por labori por tiu modomarko dum 30 tagoj jare.[1] Ŝi poste aperis en nombraj gazetkovriloj kaj en modaj publikaĵoj, kaj iĝis unu el la plej serĉataj manekenoj de Eileen Ford.[2] Ŝi iĝis speciale rekonebla kiel komerca parolantino de la ŝampuo Pantene[3] kies frazo, "Don't hate me because I'm beautiful" (Ne hatu min ĉar mi estas bela), iĝis popkultura frapfrazo.[2]

LeBrock estis elektita kiel la "perfekta" aŭ "fantazia" virino en la filmoj The Woman in Red (1984) kaj Weird Science (1985). Kiel rezulto, ŝi estis konsiderata unu el la plej seksallogaj virinoj en Holivudo en la 1980-aj jaroj, kaj estis tre postulita tiukadre, sed ŝi detenis sin el aktorado ĝis 1990.[2][4] Ŝia reveno al kino ekis en 1990 kiam ŝi stelulis kun sia tiama edzo, Steven Seagal, en Hard to Kill. LeBrock aperis ankaŭ en Betrayal of the Dove (1993), Tracks of a Killer (1995), kaj Hard Bounty (1995).

Ŝi havis rolojn en la filmoj Wrongfully Accused (1998), The Sorcerer's Apprentice (2001), Zerophilia (2005), kaj Gamers: The Movie (2006). LeBrock estis ankaŭ ĉe agadfilmo titolita Hidden Affairs, publikigita en 2013, kaj en 2015 ŝi aperis en A Prince for Christmas kiel reĝino Ariana.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Luksic, Jim, "'Woman in Red' Reaches Out", The Santa Ynez Valley Journal, 11a de Marto, 2010.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Taber, Keith Kelly LeBrock: Above the Crowd Septembro 1989 en gazeto Orange Coast pp. 50–54 alirita la 10an de Aŭgusto, 2018.
  3. Kelly LeBrock ĉe YouTube
  4. Deming, Mark (28a de Aŭgusto, 2013) Kelly LeBrock: '80s Sex Symbol Out of Hiding. Yahoo Entertainment. Alirita 10a de Aŭgusto, 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kelly LeBrock en la angla Vikipedio.