Kelo estas subtera konstruaĵparto. La origina celo estas konservi diversajn nutraĵojn kiel legomoj, fruktoj, fromaĝoj pro la konstanta temperaturo konservada. Vinkelo estas ejo kie oni produktas, konservas kaj/aŭ vendas vinojn.

Vinkelo

Laŭ Francisko Azorín kelo estas Subterejo por konservi vinojn k. aliajn englutaĵojn, karbon, k.c. Loko speciale konstruita por konservi vinojn.[1] Li indikas etimologion el la greka kenos (kavo) kaj de tie latina cavus, cella.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri kelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
     Li havas nek ĉelon, nek kelon. 
  •  
     Malfermita kelo tentas al ŝtelo. 

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-12.