Kemiterapioĥemiterapio en ĝenerala senco estas tiu kuraciga metodo, dum kiu oni enigas kemiaĵojn (ekzemple medikamentojn, tiel nomatajn citostatikojn okaze de kancero) en la korpon por detrui grupon de infektaj mikroorganismoj aŭ kanceraj ĉeloj. Celo estas detruo de plej multaj kanceraj ĉeloj, kiel eble malplej difektante la sanajn ĉelojn.

Oni uzas la kemiterapian kuracilon en formo de envejna infuzio aŭ - pli malofte - kiel tablojdo. Male al la radioterapio, la kemiterapiaj kuraciloj efikas en la tuta korpo, eĉ en foro de la komenca kancera tumoro, origina loko. La dozigo dependas de malsaniĝo kaj de la persono. Oni uzas kemiterapion en cikloj, tio estas oni donas la kuracilojn dum unu-kelkaj tagoj, poste la malsanulo ripozas kaj oni ripetas tion po unu aŭ po 3-4 semajnoj.

Flankefikoj redakti

Vidu ankaŭ redakti