Kenderes

Hungaria urbo

Kenderes (pron. kendereŝ) estas urbo en hungara departemento Jász-Nagykun-Szolnok en Distrikto Karcag. En la loknomo kender signifas: kanabo.

Kenderes
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5331
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 027  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 15′ N, 20° 41′ O (mapo)47.2520.683333333333Koordinatoj: 47° 15′ N, 20° 41′ O (mapo) [+]
Areo 111,24 km² (11 124 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Kenderes (Hungario)
Kenderes (Hungario)
DEC
Kenderes
Kenderes
Situo de Kenderes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kenderes [+]
vdr
Urbodomo de Kenderes
Preĝejo de Kenderes

Geografio redakti

Kenderes situas norde de Tiso sur la Granda Hungara Ebenaĵo, kun administra areo 11.124 ha kaj estis (en 2001) 5.850 loĝantoj, ĉefe katolikoj. Törökszentmiklós troviĝas 22, Debrecen 125, Budapeŝto 140 km-ojn. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 47° 15′ N 20° 41′ O / 47.250 °N, 20.683 °O / 47.250; 20.683 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ N 20° 41′ O / 47.250 °N, 20.683 °O / 47.250; 20.683 (mapo).

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la nuna urbo okazis en 1352, tiam havaĵo de kumanoj. Dum dominado de turkoj Kenderes ne senhomiĝis. Kenderes estas ekde la 19-a jarcento la originloko de la familio de la hungara guberniestro Miklós Horthy, kies mortaj restaĵoj ripozas ekde 1993 en maŭzoleo. La tiama vilaĝo evoluis pere de Horthy, kion la loĝantoj ne forgesis.

Vidindaĵoj redakti

Famaj nomportantoj redakti

Ĝemelkomunumoj redakti