Kenema
Kenema estas grandurbo, la tria plej granda urbo de Sieraleono. Ĝi estas administra centro de distrikto same nomata Kenema kaj grava komerca centro de diamanto.
Kenema | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 188 463 (2013) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 53′ N, 11° 11′ U (mapo)7.8833333333333-11.183333333333Koordinatoj: 7° 53′ N, 11° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 26 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kenema [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- koordinatoj: 07° 53′ N 11° 11′ U / 7.883 °N, 11.183 °U (mapo)
- loĝantaro: 182 106 en 2012
- Telefonkodo: 42
- Supermara alteco: 26 m
- Horzono: UTC - 5
Situo redakti
Kenema situas sur ebenaĵo en la interna parto (iom oriente) de la lando. Fritaŭno troviĝas 298 km.
Historio redakti
En ĉirkaŭaĵo de Kenema longe profitis la arbojn, kiel ligno, tial la urbo havas industrion lignaĵoj. La fervojo liveris la lignojn en la 20-a jarcento, sed la fervojo ĵus estas malfermita. En 1931 oni trovis diamantojn, tial la urbo estas komercejo de diamantoj.
Kenema estas unu el la plej etne diversspecaj grandurboj en Sieraleono, kie loĝas ĉiuj etnoj de la lando.
Klimato redakti
Kenema etendiĝas en la tropika klimato kun musono. La pluva sezono daŭras inter majo ĝis oktobro, la ceteraj monatoj estas iom sekaj. Jare pluvas ĉ. 5000 mm. La temperaturo varias inter 21-31 Celsius.
Trafiko redakti
Kenema havas flughavenon kaj ĵus malfermitan fervojon al Fritaŭno. La plej grava vojo estas al Bo (urbo).
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio