Kenichi EBINA (蛯名 健一, [ebina ken-iĉi], naskiĝis en 1974), kromnomo Ebiken, estas danca artisto el Tokio, Japanio. Lia unuopa danca prezentado montras sian memlernitan stilon kiu kombinas plurajn malsamajn dancostilojn, inter ili troviĝas liberstila hiphopo, mimiko, ĵazo kaj etna danco.

Kenichi Ebina
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1974 (1974-01-01) (50-jaraĝa)
en Japanio
Ŝtataneco Japanio
Alma mater University of Bridgeport
Okupo
Okupo dancisto • koreografo
vdr

Inter 2006 kaj 2007 li gajnis sepfoje la premion Apollo Amateur Night, kaj iĝis do la plej granda venkanto tiu-sezona. En 2001 lia danco-grupo BiTriP gajnis la 1-an lokon en la Apollo Amateur Night. Li restas kiel la sola du-foja grand-venkanto. Li ankaŭ aperis en Angelina Ballerina: The Next Steps kie li parolas pri sia danco-prezentado enhavanta rakonton pri montrofenestra pupo viviĝanta.

En 1974 li translokiĝis al Usono kaj studis en la universitato de Brigeport. Tie li memstare lernis plurajn dancostilojn. Dum dancado, Ebina kutimas uzi iluziaĵojn por plimirigi ĉiujn.

Li ĵus dancis en la ĉikagaj kapablo-provoj de America's Got Talent por la 8a sezono, realigante Matrico-stilan dancadon, kio miregigis la juĝistojn, kiuj donis la plenan jes-aron. Tian dancon li nomas "dance-ish", elpensita vorto tradukebla kiel "danca".

Eksteraj ligiloj redakti