Kennewick (angle, [kEneŭek], el indiĝena vorto por "herbejo") estas la plej granda urbo en la vaŝingtoniaKantono Benton, en nordokcienta Usono. Ĝi estas la plej granda ankaŭ el la tri apudaj urboj nomataj "Tri-Cities", la aliaj estante Pasco kaj Richland. En 2004 oni taksis ke Kennewick havas 60 118 loĝantojn.
La urbo donis sian nomon al prahistoria skeleto, nomata la Homo Kenevika, pri kio estiĝis akraj disputoj inter sciencaj esploremuloj, kiuj volis testi kaj studi la restaĵojn, kaj indiĝenaj triboj de la regiono, kiuj rigardas la skeleton kiel prapatraĵon.