La Kentukia kafarbo, Gymnocladus dioicus, estas arbo en la subfamilio Caesalpinioideae de la piza familio Fabaceae, praloĝanta en la mezokcidento de Nordameriko. La amplekso estas limigita, de la sudo de Ontario, Kanado kaj en Usono de Kentukio (kie ĝi estis unue trovita) kaj okcidenta Pensilvanio ĉe la oriento, al Kansaso, orienta Nebrasko, kaj sudorienta Suda Dakoto ĉe la okcidento, kaj al norda Luiziano ĉe la sudo. Ĝi estis antaŭe la ŝtata arbo de Kentukio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kentukia kafarbo
Gymnocladus dioicus
Gymnocladus dioicus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Genro: Gymnocladus
Specio: G. dioicus
Gymnocladus dioicus
(L.) K. Koch
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉi tiu nearkta arbo kutime aperas kiel vaste disitaj individuaj aŭ malgrandaj koloniaj grupoj kun interkonektitaj radiksistemoj. Ĉi tiu arbo estas trovita en inundaj ebenaĵoj kaj riveraj valoj sed ankaŭ kelkfoje rimarkita sur rokemaj deklivoj kaj kalkoŝtonaj arbaretoj. Ĉe la nordorienta parto de ĝia amplekso, ŝajne naturaj arbogrupoj ('boskoj') de ĉi tiu arbo estas asociita kun sciataj prahistoriaj vilaĝosituoj.

La Kentukia Kafarbo havas grandegajn dupinglemajn ("bipinnatae") foliojn, 60-90 cm longajn, kaj proksime 2/3 de tiom larĝe. La folioj aperas poste en la printempo ol tiuj de multaj aliaj arboj, kaj falas pli frue en la aŭtuno. Ĉi tiu aparta traito, kune kun la fakto ke la grandaj folioj lasas malmulte da vergoj dum la vintro, signifas ke ĝi estas ideala arbo por urba ombrumado kie vintra sunlumo estas bezonata. Ĉi tiu arbo ne ĝenas pri varmeco, malvarmeco, sekeco, insektoj, malsaneco, voja salo, glacio, nek malacida grundo.

Ĝi formigas grandajn koloniojn, reproduktata per ŝosoj el radikoj. La ŝelo estas griza kaj skvama, simile al nigra ĉerizo, sed pli tiel. La floroj estas dioicia (viraj floroj ĉe unu planto, la inaj ĉe alia), kaj la frukto estas malmolege ŝelita fazeolo en peza, lignaĵa, dikmura guŝo, plenumita kun densa, siropa kaĉo. La formo de la guŝoj varias iome: guŝa longeco estas de 13 cm al 25 cm; nefekunditaj inaj arboj eble produktas malgrandajn sensemajn guŝojn. La fazeoloj enhavas la venenon, kitisino.

Kentukia kafarbo estas facila kreskigi de semo. Gratanta la semŝelon permane per raspeto, kaj tiam trempanta la semojn en akvo dum 24 horoj certigos rapidan ekĝermiĝon. Ankaŭ dormantaj radikpecoj estas facilaj por ekĝermigi.

La komuna nomo "kafarbo" venas de la uzo de la rostitaj semoj kiel anstataŭaĵo por kafo dum tempoj de mizero. Ili estas tre malplibona ol vera kafo, kaj oni devas esti avertita ĉar ili venenas en grandaj kvantoj.

Ĝi estas unu el tri specoj de Gymnocladus. La aliaj praloĝas en orienta Azio: ĉina kafarbo (Gymnocladus chinensis), kaj birma kafarbo (Gymnocladus burmanicus).

Referencoj redakti

 
Gymnocladus dioicus