Keo, (de maoria Kea) estas specio de Aotearoaj papagoj. La maoria nomo devenas de kea birdokanto. Latinlingve keo nomiĝas Nestor notabilis kaj apartenas al sama genro kiel kako (N.produktans). Biologiistoj kredas, ke keo, kako kaj kakapo estas izolita grupo, kiu apartiĝis de aliaj papagoj proksimume antaŭ 15 milionoj da jaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Keo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Novzelandaj papagoj Strigopoidea
Familio: Strigopidae
Genro: Nestor
Specio: N. notabilis
Nestor notabilis
Gould, 1856
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kapo de Keo.

Disvastiĝo redakti

Keoj loĝas en montetoj kaj arbaroj de Suda Insulo. Ili estas unu el la dek endemiaj Novzelandaj papagoj.

 
Kesignalo en Artura Montopasejo.

La keo havas areon el malsupro de rivervaloj kaj marbordaj arbaroj de la okcidento de la Suda Insulo ĝis la alpaj regionoj de la Suda Insulo kiel such as Artura Montopasejo kaj la Nacia Parko Aoraki/Monto Cook, tre asocia tra sia teritorio kun la arbaroj de suda betulo (Nothofagus) en la alpa montaro. Krom porokazaj vaguloj, keoj ne estas en la Norda Insulo, kvakam fosilia pruvaro sugestas ke estis tie populacio antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj.[1][2]

La populacio estis ĉirkaŭkalkulita inter 1000 kaj 5000 individuoj en 1986,[3] kontraste kun alia ĉirkaŭkalkulo de 15 000 birdoj en 1992.[4] La kea ampleksa distribuado ja malalta denseco tra neatingeblaj areoj malhelpas akuratajn ĉirkaŭkalkulojn.[5][6]

Nuntempaj populaciaj ĉirkaŭkalkuloj sugestas, ke estas inter 3000 kaj 7000 individuoj.[7]

Aspekto redakti

 
Oranĝkoloraj plumoj povas esti videblaj subflugile dumfluge.

Ili aspektas sufiĉe grandaj (ĉ. 46 cm je alto) papagoj kun verdecaj aŭ griz-verdaj plumoj, blu-verda vosto, kaj grizaj beko kaj piedoj. La plumoj sub iliaj flugiloj ofte estas ruĝoranĝaj. Junuloj havas flavajn okulringojn kaj vaksaĵojn, oranĝ-flavan malsupran bekon kaj griz-flavajn krurojn.

Konduto redakti

 
Keo scivolema pri turistoj.

Keoj estas vaste popularaj pro sia saĝeco kaj scivolemo kaj ankaŭ por sia povo apartigi ĉion ajn ili opinias interesa. Ankaŭ ili havas aliajn tre interesajn kutimojn - ekzemple, multaj keoj alkutimiĝis loĝi kune kun ŝafoj kaj iam ili kunloĝas pace, sed iam keoj amase atakis kaj mortigis ŝafojn por manĝo. Iliaj kutimoj ĉiam atraktis kondutsciencistojn, kiuj ofte opinias, ke Keoj estas ne malpli saĝaj ol simioj.

Bedaŭrinde, pro sia detruema scivolemo kaj atakoj al la ŝafoj, keoj estis pritraktantaj kiel malamikoj far homoj. Nov-Zelanda registaro eĉ proponis mongratifikon por ĉiu mortinta keo. Dum la 19a jarcento oni mortigis pli ol 150000 keoj por tiu gratifiko. Nun ekzistas nur ĉirkaŭ de 1000 ĝis 5000 keoj en naturo, pro tio ekologiistoj markis la specion Vundebla.

 
Keo far Franz Josef. Junuloj havas flavajn okulringojn kaj vaksaĵojn, oranĝ-flavan malsupran bekon kaj griz-flavajn krurojn.

Inteligento redakti

Lastatempaj eksperimentoj realigitaj kun ses edukitaj keoj havigis neatenditan pruvaron pri mensa saĝeco, kiu ebligas al ili kalkuli probablecojn kaj kombini informaron kaj socian kaj fizikan samlerte kiel infanoj kaj aliaj grandsimioj, spite la malgrandon de iliaj cerboj. Teamo de la Universitato de Auckland, en kiu Amalia Bastos, kiu publikas la studon en la gazeto "Nature Communications", profitis la kapablon de keoj por interagado kun objektoj por proponi al ili gravan defion: nome integri informaron de tre diversaj kategorioj por dedukti kio plej konvenas. La birdoj sukcesis prave elekti inter diversaj ebloj por atingi la premion; el tio oni sugestas konverĝan evoluon de tiom distaj grupoj kiel psitakedoj kaj grandsimioj. Fakte oni komparis la inteligenton de keoj kun tiu de ludanto de pokero kiu devas kombini probablecojn kun konduto de la rivalo. Similaj eksperimentoj estis faritaj nur komparante konduton de ĉimpanzoj kun homoj, kvankam foje similaj rezultoj venis de eksperimentoj kun abeloj.[8]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. (1993) “First North Island fossil record of kea, and morphological and morphometric comparison of kea and kaka”, Notornis (PDF) 40 (2), p. 95–108.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-24. Alirita 2020-03-04.
  2. . A bold idea to save the kea (angle). Arkivita el la originalo je 2019-01-26. Alirita 2019-05-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-26. Alirita 2020-03-04.
  3. Anderson, R (1986). “Keas for keeps”, Forest and Bird 17, p. 2–5. 
  4. (1992) “Population Estimates of kea in Arthur's Pass National Park”, Notornis 39, p. 151–160. 
  5. Diamond, J., Bond, A. (1999) Kea. Bird of paradox. The evolution and behavior of a New Zealand Parrot. Berkeley; Los Angeles, CA: University of California Press. (ISBN 0-520-21339-4)
  6. Elliott, G., Kemp, J. (1999). Conservation ecology of Kea (Nestor notabilis) [url=https://web.archive.org/web/20100513044523/http://keaconservation.co.nz/pdfs/conservation_ecology.pdf] 13a de majo 2010. Report. WWF New Zealand.
  7. Kea (angle). New Zealand Department of Conservation. Alirita 2017-09-21.
  8. Javier Salas, Los loros gamberros que saben calcular probabilidades para sacar tajada, El País, 03 Mar 2020 - 17:03CET. Alirita la 4an de marto 2020.