Kepler-22b estas la unua ekstersunsistema planedo trovita en la loĝebla zono kaj povus esti planedo kun vivo ĉar eble ĝi havas ĉiujn la kondiĉojn por tio, kiel akvo kaj taŭgaj temperaturo kaj atmosfero. Ĝi estis malkovrita dum la kosma misio de la satelito Kepler. La planedo estas je 600 lumjaroj de distanco, havas 2,4-an fojojn la teran radiuson kaj orbitas ĉirkaŭ sia stelo kepler-22 je 289 tagoj. [2][3][4]

Kepler 22-b
Ekstersunsistema planedo
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo
Nomita laŭ Kepler-22 vd
Malkovro
Malkovrinto Misio Kepler vd
Dato de malkovro 5-a de decembro 2009 [1]
Loko de malkovro Misio Kepler vd
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 121,473 Gm (0,812 AU) vd
Discentreco 0 vd
Klinangulo 89,764° vd
Periodo 289 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 30 900 km vd
Maso 0,97 M☉
vdr

Malkovro redakti

La malkovro estis anoncata la 5-an de decembro 2011. [1] La planedo estis malkovrita la trian tagon de operacoj sciencaj de Kepler dum la jaro 2009. La tria transito estis detektita je la finoj de 2010. Plia informo estis donita de la teleskopo kosma "Splitzer" kaj teraj observadoj. La radiuso de la planedo estas proksimume 2 fojojn la tera radiuso, kaj ĝi orbitas ĉirkaŭ la tipa "G" stelo nomata "Kepler 22".[1][5]

Kompono kaj strukturo redakti

 
Sunsistemo de Kepler-22b.

Nuntempe, oni ne konas la kemian komponon kaj ĝian surfacon.[1][5] Se la denseco de Kepler-22b estus simila al la tera (5515 g/cm3), ĝia maso estus 13.8 fojojn la tera maso. [Calc 1] Sed la gravito de la planeda surfaco estus 2.4 fojojn pli granda ol la tera gravito. [Calc 2]. Se la planeto Kepper22-b havus la densecon akvan (1 g/cm3), tiel ĝia maso estus 2.5 fojojn la tera maso, [Calc 3] kaj ĝia gravito estus 0.43 fojojn la tera gravito. [Calc 4] La planedo povus eniri en la kategorio de la planedoj konataj kiel superteroj, dependante de kiu estas ĝia nuntempa maso. [1]

Ebleco de vivo redakti

La distanco de Kepler-22b ĝis ĝia patrina stelo estas 15% malpli ol la distanco de la tero al la suno. Sed la lumeco (luma elsendo) de la stelo de Kepler-22b estas 25% malpli ol la lumeco de nia suno. [1][6] La kombinado de pli mallonga distanco ĝis ĝia stelo kaj la malplia lumeco de la lumsendo de tiu stelo permesas supozi ke, se la planedo ne havas atmosferon (kio ne estas ebla), la temperaturo de ĝia surfaco estos malplia ol -11 ºC, sed se la planedo havas atmosferon similan al la tera atmosfero, la temperaturo averaĝa de la planedo estus proksimume 27 ºC. Se la atmosfero faras forcejan efikon similan al la tera forceja efiko, la planedo havus surfacan temperaturon je 22 ºC [1][5]

Ĉiuj tiuj datumoj permesas supozi ke, ĝis nuntempe, tiu ĉi planedo estas la plej bona kandidato por havi vivon. Ĉu ni aldonas al ĝia maso kaj temperaturo la ekzistadon de akvo, estos ĉiuj kondiĉoj por la aperado de mikrobiologiaj elementoj, kvankam ĉi tiuj estas nur supozoj. Ekzistas la eblo ke, pro ĝia grandeco, Kepler-22b havas nesimilan komponon al la tera kompono, eble tiu ĉi planedo ne estas supertero, sed estas pli simila al Neptuno.

Notoj redakti

  1. m ~ V ~ R3, Do 2.43 = 13.8
  2. La gravito estas proporcia al m/r2. (Vidu Graviton) Ĉu m=13.4 kaj r=2.4, tiel G=13.4/(2.4^2)=2.4 . (13.4 estas 2.43).
  3. (13.8/5.5)
  4. 2.5/2.42

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti