Keri Russell

usona aktoro

Keri Lynn RUSSELL (naskiĝis la 23-an de marto 1976 en Fountain Valley, Kalifornio, Usono) estas usona aktorino kaj dancistino. Ŝi aparte konatiĝis per sia rolo en la televida serio Felicity.

Keri Russell
Persona informo
Keri Russell
Naskonomo Keri Lynn Russell
Naskiĝo 23-an de marto 1976 (1976-03-23) (48-jaraĝa)
en Fontana Valo, Kalifornio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Highlands Ranch High School vd
Familio
Patrino Stephanie Stephens vd
Amkunulo Matthew Rhys vd
Profesio
Okupo aktorodancisto • filmaktoro • televida aktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1991– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Keri Russell

Vivo redakti

Sian televidan karieron la aktorino komencis inter la jaroj 1991 kaj 1993 en la seria elsendo "Nova Mickey Mouse-Klubo", porinfana kaj poradoleskula programo de la "Disney Kanalo". En 1993 tie la pli poste tre konatiĝintaj popmuzikistoj Christina Aguilera, Britney Spears kaj Justin Timberlake estis ŝiaj kolegoj.

Inter la jaroj 1993 kaj 1998 ŝi fojfoje havis rolojn en ne tre konataj televidaj filmoj kaj serioj. Krome ŝi videblis en muzika filmeto pri la kanto Always de Bon Jovi. En 1998 ŝi konatiĝis, kiam ŝi en la televida serio Felicity, laŭdata de kritikaj ĵurnalistoj, ludis la ĉefan rolon Felicity Porter - infanece protektita knabino el provinca urbo, kiu post fino de la mezlernejo translokiĝas al la urbego Novjorko por tie studi, kaj kiu en la urbego devas lukti por atingi memstarecon.

Post kiam la serio finiĝis en 2002, ŝi havis pli malgrandan rolon en la filmo "We Were Soldiers" kun ĉefa aktoro Mel Gibson. Poste ŝi dum du jaroj plene retiriĝis el la filma komerco kaj private translokiĝis al Novjorko. Tie ŝi ekde la jaro 2004 aktoris en urbocentra teatrejo. Ekde la jaro 2005 sekvis pliaj kinejaj filmoj, interalie en la sukcesa filmo Mission: Impossible 3 kun Tom Cruise.

Februare 2007 ŝi edziniĝis, kaj la 9-an de junio 2007 ŝi naskis filon. Russell kaj Deary divorcis en frua somero de 2013. Ekde 2014, Russell havas en rilato kun kunaktoro en The Americans, Matthew Rhys. Ili havas komunan filon, naskiĝintan en 2016.

 
Keri Russell dum premiero de la filmo Mission: Impossible 3

Filmografio redakti

  • 1992: "Honey I Blew Up the Kid"
  • 1995: "Married with Children"
  • 1995: "Clerks: Uncensored" (televida serio)
  • 1996: "Malibu Shores" (televida serio)
  • 1996: "The Lottery" (televida filmo)
  • 1996: "The Babysitter's Seduction" (televida filmo)
  • 1997: "When Innocence Is Lost" (televida filmo)
  • 1997: "Eight Days a Week"
  • 1998: "Felicity" (televida serio)
  • 1998: "Dead Man's Curve"
  • 2000: "Mad About Mambo"
  • 2002: "We Were Soldiers"
  • 2005: "The Upside of Anger"
  • 2005: "The Magic of Ordinary Days"
  • 2005: "Into the West"
  • 2006: "Mission: Impossible 3"
  • 2006: "Butterfly: A Grimm Love Story"
  • 2007: "The Girl in the Park"
  • 2007: "August Rush"
  • 2007: "Waitress"
  • 2007: "Scrubs"
  • 2008: "Bedtime Stories"
  • 2009: "Wonder Woman"

Eksteraj ligiloj redakti

Keri Russell ĉe Interreta filma datumbazo (angle)