Kernavė

Kernavė estas la unua ĉefurbo de la mezepoka Grandduklando Litovio, nuntempe centro de ŝtata kultura rezervejo inaŭgurita dum 2003, kaj vizitata ĉefe de turistoj kaj arkeologoj. Ĝi troviĝas en la komunumo Širvintos (distrikto Vilnius) en la sudoriento de Litovio. Dum 2004, la loko akceptiĝis en la listo de Unesko pri mondaj kulturaj heredaĵoj.

Kernavė
FlagoBlazono
burgourbetoFortikaĵo kastroarkeologia loko [+]

Koordinatoj54° 53′ 0″ N, 24° 51′ 0″ O (mapo)54.88333333333324.85Koordinatoj: 54° 53′ 0″ N, 24° 51′ 0″ O (mapo)
Loĝantaro272 [+] (2011)

Kernavė (Litovio)
Kernavė (Litovio)
DEC
Kernavė
Kernavė
Map
Kernavė

Vikimedia Komunejo:  Kernavė [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Lando  Litovio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iii, iv
Fonto 1137
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 54° 53′ 16″ N, 24° 49′ 50″ O (mapo)54.88777777777824.830555555556
Registra historio
Registrado 2004  (28-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Pli posta sed ankaŭ ne plua ĉefurbo estas Trakai.

Celebraĵoj

Somere Kernavė "ekvivas". Organiziĝas festoj kaj folkloraj festivaloj. Arkeologiaj ekspedicioj estas organizataj ekde 20 jaroj, kaj en ili litovaj kaj alilandaj sciencistoj, sed ankaŭ studentoj kaj interesitaj lernejanoj.

Famas ankaŭ la tradiciaj festivaloj "Rasa" de Kernavė. Jam dum 1967 grupo de litovaj universitataj studentoj organizis tian festivalon, per tio aprezante la antikvajn tradiciojn de la litova kulturo kaj protestante kontraŭ la sovetuniaj klopodoj forgesigi tiujn tradiciojn. Ŝataj provoj malpermesi la festivalon ne estis sukcesaj.

Ĉiujare dum la 6-a de julio, en Kernavė okazas nacia celebraĵo okaze de la reĝigo de la mezepoka reganto Mindaugas. Dum la tago metiistoj el ĉiuj baltiaj kaj la najbaraj landoj prezentas mezepokajn artaĵojn, okazas tiuepokaj kavaliraj ludoj kaj ludiĝas folklora muziko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Arkeologa esplorado – artikolo en paĝo de la ŝtata kultura rezervejo de Kernavė (arkiva kopio)