Kerpen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Kerpen estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Rhein-Erft kaj al la distriktaro Kolonjo, inter la urboj Kolonjo kaj Akeno. Fine de decembro 2022 la urbo havis 67 239 loĝantojn.

Kerpen
Blazono
Kerpen (Germanio)
Kerpen (Germanio)
DEC

Map

Flago
large district town • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Kolonjo
Distrikto Distrikto Rhein-Erft
Urborajtoj Urbo ('Stadt)
Telefona antaŭkodo 02237 (Balkhausen, Brüggen, Kerpen, Türnich), 02273 (Horrem, Sindorf), 02275 (Blatzheim, Buir, Manheim)
Poŝtkodo 50169, 50170, 50171
Aŭtomobila kodo BM
Oficiala Municipokodo 05362032
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtbezirke)
Politiko
Komunumestro Marlies Sieburg
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Jahnplatz 1
50171 Kerpen
Demografio
Loĝantaro 67239 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 52′ N, 6° 42′ O (mapo)50.8719444444446.6961111111111Koordinatoj: 50° 52′ N, 6° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 95 m
Areo 113,94 km²
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

En la urboparto Manheim estas strato nomata "Esperantostraße": la strato estas ties kerno, en kiu situas la elementa lernejo, la junulara centro, kultura kunvenejo, la centra ĉionvendejo. La urboparto inkluzive de la Esperantostrato tamen malaperos ĝis la jaro 2022 pro la tersurfaca minado de lignito: jam en 2014 duono el la domoj de la urboparto estas forlasitaj kaj gazetaj artikoloj nomis ĝin "fantoma urbo".[1] La loĝantoj ricevis novan urboparton, konsekvence nomata Manheim-Neu, kaj postulis ke ankaŭ tie estu "Esperantostraße". Sed ĉar komunumo en Germanio ne rajtas havi du samnomajn stratojn samtempe, la strato en la nova urboparto baptiĝis "Esperantoweg". Tiel Kerpen iĝis unu el la tre malmultaj loĝlokoj tutmonde, kiuj samtempe disponas pri du stratoj nomataj pro Esperanto.

Referencoj redakti