Keson (Bukidnon)
Keson, - tagaloge Bayan ng Quezon - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, en provinco Bukidnon. Keson konsistas el 31 distriktoj.
Keson | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Filipinoj | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8715 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 109 624 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 175 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 44′ N, 125° 6′ O (mapo)7.7305555555556125.1Koordinatoj: 7° 44′ N, 125° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 319 m [+] | ||
Areo | 626,86 km² (62 686 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quezon, Bukidnon [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- loĝantaro: 104 116 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 8715
- telefonkodo: +63 (0)88
- Supermara alteco: 277 m
- Areo: 627 km²
Geografio redakti
Keson situas en centra parto de la insulo en montara teritorio [1]. Maramag troviĝas nur 11, provinca ĉefurbo Malaybalay 47, Tagum 84, Dabao 93, regiona ĉefurbo Cagayan de Oro 96, Butuano 144, General Santos 180, Pagadiano 185, Zamboanga 346, ĉefurbo Manilo 885, Kezonurbo 890, Baguio 1083 kilometrojn (aere) [2].
Historio redakti
Dum la historio diversaj popoloj alvenis en tiun areon. Ilin ne tuŝis esence la hispana, usona kaj japana dominadoj, ĉar la krudaj montoj defendis ilin. La municipo estis fondita en 1966 sub nomo Keson, pli frue la vilaĝo havis la nomon Upper (Supra) Pulangui. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli, ol 100 mil loĝantoj) en la fruaj 2010-aj jaroj. Laŭ filipina klasifikado Keson ne estas urbo, nur municipo.
Ekonomio redakti
Keson estas plejparte agrikultura areo, kie oni kultivas ĉefe sukerkanojn. En la urbo sukera produktejo kaj teksaĵo uzino funkcias. Tie estas la necesaj servaj kompanioj, aparte menciindas 3 bankoj. En la distriktoj oni bredas ankaŭ brutojn kaj kokojn.
Religio redakti
En Keson varia religia vivo ekzistas. La loĝantaro ĉefe sekvas la kristanismon, sed ĉeestas ankaŭ la Islamo kaj aliaj religioj.
Eduko kaj lingvo redakti
En Keson supergrada lernejo mankas. La loĝantaro estas miksaĵo de pluraj etnoj, tial ili parolas en diversaj lingvoj.
Trafiko redakti
Keson estas alirebla laŭ ĉefvojo el Cagayan de Oro kaj Dabao. Ekzistas flankovojo al Maramag. Al la urboj aŭtobusoj, en la municipo busetoj kaj tricikloj trafikas.
Klimato redakti
Keson situas en la tropika klimato, tamen la pli altaj montoj baras alvenon de la pluvoj. Jare pluvas po 863 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte de junio ĝis oktobro. La averaĝa temperaturo varias inter 21-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Distriktoj redakti
|
|
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
- natura kaj kultura parko
Fontoj redakti
- WikiTrans
- datenoj
- mapo kun distriktoj
- statistiko