Ketzaltenango (Quetzaltenango) ankaŭ konata kiel XelajúXela estas la dua plej grava urbo de Gvatemalo kiu havas altan ekonomian nivelon, konsiderata kiel unu el la ĉefaj urboj pro la industria kaj komerca aktiveco kiuj disvolviĝas en ĝi. Ketzaltenango havas plurajn edukcentrojn kaj kelkajn el la plej gravaj universitatoj de Gvatemalo.

Ketzaltenango
Fotomontaĵo
urbego • urbo • municipo de Gvatemalo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 09001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 207 620  (2023) [+]
Loĝdenso 1 730 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 50′ N, 91° 31′ U (mapo)14.833333333333-91.516666666667Koordinatoj: 14° 50′ N, 91° 31′ U (mapo) [+]
Alto 2 433 m [+]
Areo 120 km² (12 000 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Ketzaltenango (Gvatemalo)
Ketzaltenango (Gvatemalo)
DEC
Ketzaltenango
Ketzaltenango
Situo de Ketzaltenango

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quetzaltenango [+]
vdr

Oni kalkulas en en la urbo loĝas ĉirkaŭ 300 000 personoj. La loĝantaro estas ĉirkaŭ 65 % indiĝena, 32 % mestizoj kaj 3 % eŭropedevenaj. La Urbo Ketzaltenango troviĝas en montara valo ĉe la altebenaĵo de Gvatemalo de 2 357 metroj sur la marnivelo.

Proklamita en 2008 kiel Centramerika ĉefurbo de la Parlacen.

Ketzaltenango estas la ĉefurbo de la samnoma departemento Ketzaltenango, kiu havas 1 953 km², ĉirkaŭ 1,8 % de la nacia teritorio. Krom la hispana lingvo, oficiala lingvo, oni ankaŭ parolas la kiĉean kaj maman lingvojn.