Kevin BEURLE (naskiĝis la 19-an de januaro 1956 en Swansea, mortis la 29-an de majo 2009 en Kapadokio) estis brita astronomo, astrofizikisto kaj programisto

Kevin Beurle
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1956 (1956-01-19)
Morto 29-an de majo 2009 (2009-05-29) (53-jaraĝa)
Alma mater Imperia Kolegio Londona vd
Profesio
Okupo programisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li fariĝis bakalaŭro pri fiziko en la Imperia Kolegio Londono en 1976

Li laboris pri aerospacaj sciencoj kaj komputado en la Universitato Queen Mary de Londono, kaj estis unu ĉefa gvidanto de la misio Cassini-Huygens kiu observis Saturnon kaj ties lunojn. Li estis fakulo pri la sistemoj de kosma bildigo, malvolvis programarojn kaj zorgis pri la sinsekvo de la observadoj de la kosmosondilo.

Li estis vegetarano kiel siaj prapatroj de kvin generacioj[1]. Li praktikis subakvigadon, montogrimpadon kaj skiadon.

La 21-an de julio 2005, li estis en la metrostacio Oval dum terorista atako de Londono[2].

Li mortis pro falo de varmaerbalono sekve al kolizio kun alia balono en Kapadokio (Turkio)[3]. Li estis la ununura mortinto, kvankam pluraj homoj estis grave vunditaj en la akcidento.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti