Kevin Michael RUDD (naskita la 21-an de septembro 1957 en Nambour) estas Aŭstralia politikisto kaj eksa ĉefministro.

La Honorinda
Kevin Rudd Bakalaŭro de Artoj
Persona informo
Kevin Rudd
Naskonomo Kevin Michael Rudd
Naskiĝo 21-an de septembro 1957
en Aŭstralio Nambour, Queensland, Aŭstralio
Religio Anglikanismo
Lingvoj anglaĉinaNordĉina dialektaro vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Aŭstralia Nacia Universitato
Partio Aŭstralia Laborista Partio
Subskribo Kevin Rudd
Familio
Edz(in)o Thérèse Rein
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistodiplomato • politikologo vd
Laborkampo eksteraj rilatoj • politika scienco • school education • Nordĉina dialektaro vd
Aktiva en Kanbero vd
En TTT PM.gov.au kaj KevinPM.com.au
26-a (due) Ĉefministro de Aŭstralio
Dum 27-a de Junio 201318-a de Septembro 2013
Antaŭulo Julia Gillard
Sekvanto Tony Abbott
26-a (unue) Ĉefministro de Aŭstralio
Dum 3-a de decembro 200724-a de junio 2010
Antaŭulo John Howard
Sekvanto Julia Gillard
Gvidanto de Aŭstralia Laborista Partio
Dum 26-a de Junio 201313-a de Septembro 2013
Antaŭulo Julia Gillard
Sekvanto Bill Shorten
Gvidanto de Aŭstralia Laborista Partio
Dum 4-a de decembro 200624-a de junio 2010
Antaŭulo Kim Beazley
Sekvanto Julia Gillard
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li iĝis la partiestro de la Aŭstralia Laborista Partio je 4-a de decembro 2007 kaj, je 3-a de decembro 2007, iĝis la 26-a ĉefministro de Aŭstralio (elektita la 24-an de novembro 2007). Je 2010, li trovis, ke li jam perdis la subtenon el sia partio, kiu elektis Julia Gillard kiel la novan partiestron kaj ĉefministron. Post la nacia elektado en Aŭgusto 2010, Rudd iĝis ministro por fremdaj aferoj.

Agoj kiel ĉefministro redakti

Dum sia unua tago post la enoficiĝo li ratifis la Protokolon de Kioto.

La 13-an de februaro 2008 Rudd proklamis kiel pardonpetan tagon kaj oficiale, nome de la registaro, petis pardonon de la aŭstraliaj indiĝenoj pro la maljustaĵoj, kiujn ili suferis de koloniigintoj kaj enmigrintoj. Pluraj antaŭuloj liaj rifuzis tian pardonpeton, dirante, ke ili persone ne kulpas. La registaro malakceptis la proponon de la Aŭstraliaj Verduloj por pagi kompenson al la Aborigenoj.

Ekonomia politiko redakti

Dum la financa krizo de 2008 Rudd daŭre stimulis la ekonomio fiskale, laŭ kejnsismo. Grandparte pro tio la aŭstralia ekonomia ne iris en recesion, kiam la ekonomioj de multaj aliaj landoj malkreskis dum 2008 kaj 2009. La IMF kaj la OECD subtenis tiun stimuladon fiskalan, sed la plualtigitaj federalaj ŝuldoj estis konsideritaj de la amaskomunikilaro kiel nerespondeco.[1]

Julia Gillard ĉefe daŭrigis tiun ekonomian politikon.

Samseksa geedzeco redakti

Rudd longtempe oponis leĝdoni por samseksa geedzeco, kvankam li forigis kelkajn leĝojn diskriminaciajn kontraŭ samseksemuloj.

Je majo 2013 li anoncis ke li ŝanĝis sian opinion kaj subtenis permesi samseksan geedzecon.

Ceteraĵoj redakti

Rudd flue parolas la mandarenan ĉinan.

Referencoj redakti

  1. John Quiggin, "Time for Rudd to give a full-throated defence of Keynesian stimulus", 26-an de aŭgusto 2013, Guardian. angle