Khammam (telugue ఖమ్మం), konata ankaŭ Khammamett estas urbego, municipo kaj grava pilgrimejo en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La loknomo origine estis "Kammamettu," kiun la britoj angligis kiel "Comment" kaj "Khammammet". Khammam signifas kolonon; iam pro la templo estis nomita Sthambadri.

Fortikaĵo de Khammam
Fortikaĵo de Khammam
Khammam
City in India
Administrado
Poŝtkodo 507001
Demografio
Loĝantaro 196 283  (2011) [+]
Loĝdenso 1 450 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 15′ N, 80° 9′ O (mapo)17.2580.15Koordinatoj: 17° 15′ N, 80° 9′ O (mapo) [+]
Alto 107 m [+]
Areo 135,37 km² (13 537 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Khammam (Telangano)
Khammam (Telangano)
DEC
Khammam
Khammam
Situo de Khammam
Khammam (Barato)
Khammam (Barato)
DEC
Khammam
Khammam
Situo de Khammam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khammam [+]
vdr
Placo en Khammam

Geografio redakti

Khammam situas sur ebenaĵo kaj iomete sur montetoj laŭ rivero en averaĝa alteco de 107 metrojn de la marnivelo. Suriapet troviĝas 55, Varangal 97, Vijayawada 100, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 177, Mumbajo 798, Kolkato 1044, tutlanda ĉefurbo Delhio 1301 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

Laŭ la censo en 2012 Khammam havis populacion de 307 000, kun la aglomeraĵo (en 2011) 313 504. La legopovo estas 79,4 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo. En la 1980-aj jaroj Khammam atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Historio redakti

Khammam estas unu el la historiaj urbegoj de Telangano kun preskaŭ miljara historio. La fortikaĵo estis konstruita en 950. Khammam akiris municipan statuson en 1942, kiu estis levita al speciala grado en 2001. La areo longe apartenis al distrikto de Varangal. Granda inundo okazis en 2007, denove en 2009.

Lingvoj redakti

La plej gravaj lingvoj en Khammam estas la telugua kaj la urdua, ambaŭ oficialaj lingvoj.

Religioj redakti

En Khammam vivas precipe hinduoj (73%), muslimoj (24%) kaj kristanoj (2%).

 
Instituto en Khammam

Edukado redakti

En Khammam kelkaj kolegioj, institutoj kaj akademio funkcias.

 
Aŭtobusa stacidomo de Khammam

Klimato redakti

Khammam situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 991 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-oktobro pli ofte pluvas. La sudokcidenta musono efikas inter julio kaj septembro, la nordorienta inter oktobro kaj novembro. La averaĝa temperaturo varias inter 23-33 °C.

 
Templo

Trafiko redakti

Khammam havas trairan fervojn linion kaj plurajn alvenantajn ĉefvojojn. Enurbe estas signifa aŭtobusa stacidomo, la busoj trafikas ankaŭ enurbe. 3 pontoj helpas la trafikon.

Vidindaĵoj redakti