Khoisan X

Khoisan X!Khoisan X (naskiĝis la 4-an de marto 1955, mortis la 13-an de oktobro 2010), antaŭe Benny Alexander, estis sud-afrika politika aktivulo kiu naskiĝis en Kimberley, Sud-Afriko.[1]

Khoisan X
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1955 (1955-03-04)
en Kimberley
Morto 13-an de oktobro 2010 (2010-10-13) (55-jaraĝa)
Mortokialo apopleksio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
vdr

Frua vivo redakti

Bennett Alexander estis la tria infano de Estelle kaj Johann Alexander, laboristo en Kimberley, la urbo en kiu li kreskis. Li finis studojn ĉe Mezlernejo William Pescod, Kimberley, en 1975. Li laboris unue ĉe la sud-afrika registara Fako de Homforto ĝis 1981, kaj poste pasigis unu jaron kiel ano de kristana junulara teamo kiu vojaĝis trans Zimbabvo kaj Sud-Afriko, kaj post tio loĝis en Johanesburgo kaj laboris kiel vendisto[2] por farmacia firmao.

Laborista aktivulo redakti

Tiutempe Alexander helpis krei la Sindikaton de Nigraj Laboristoj de Saneco kaj Aliancaj de Sud-Afriko, kaj servis kiel altranga butika stevardo kaj vicprezidanto de la komitato de lokaj butikaj stevardoj. Li ankaŭ estris la landan konsilan komitaton de la sindikato. Ekde 1986 li laboris ĉe la Sud-Afrika Sindikato de Nigraj Laboristoj de Urbo kaj Aliancaj, parto de la Landa Konsilio de Sindikatoj (Nactu).

Politika kariero redakti

En 1989 Alexander fariĝis helpisto de Zephania Mothopeng, prezidanto de la Tut-afrikista Kongreso (PAC), post ties elkarcerigo de Insulo Robben. Li akompanis Mothopeng-on al Usono kaj Britio, je aprilo ĝis aŭgusto 1989, kaj ankaŭ al Kenjo kaj Zimbabvo (kie kunvenis la Organizaĵo por Afrika Unueco). Kiam li revenis, Alexander estis fondanta membro kaj elektiĝis la unua Ĝenerala Sekretario de la Tut-Afrikista Movado, laŭleĝa fronto por la PAC. Li elektiĝis por la sama posteno ĉe unua kongreso de la PAC post ĝia laŭleĝiĝo en 1990.

En 1993 li fariĝis ĉefa intertraktanto por la Tut-Afrika Kongreso dum konstitucia dialogo de Sud-Afriko, sed Patricia De Lille baldaŭ anstataŭigis lin.[2] Postv la balotado de 1994, Benny Alexander ŝanĝis sian nomon al Khoisan X por esprimi kontraŭon de la kolonia pasinteco de Sud-Afriko.

Morto redakti

Khoisan X mortis pro apopleksio en Johanesburgo.[3] Li estis entombigita en Kimberley je la 23a de oktobro 2010.[4] Strato en Galeshewe, Kimberley, havas la nomon "Benny Alexander Avenue", por honorigi tiun.[5]

Referencoj redakti

  1. Gastrow, S. (1990). Who's Who in South African Politics Vol 3. Johannesburg: Ravan Press (Pty) Ltd.
  2. 2,0 2,1 "Benny (!Khoisan X) Alexander". SAHO. Alirita: 10a de october 2018
  3. http://www.mg.co.za/article/2010-10-14-former-pac-secretary-general-khoisan-x-dies
  4. Kwon Hoo, S. 2010. Khoisan people bid X goodbye. Diamond Fields Advertiser 25a de octobro 2010 p 6
  5. 28° 43′ 23″ S 24° 42′ 12″ O / 28.72306 °S, 24.70333 °O / -28.72306; 24.70333 (mapo)