Kidnapo de Jaycee Lee Dugard

Jaycee Lee Dugard (naskiĝis la 3-an de majo 1980) estis 11-jara junulino, kiun oni kidnapis la 10-an de junio en 1991 en South Lake Tahoe (Kalifornio, Usono) antaŭ okuloj de la duonpatro Carl Probyn, dum ŝi atendis lernejan buson. Ŝi liberiĝis la 26-an de aŭgusto de 2009.

Ŝin forkaptis krimulo Phillip Garrido kaj lia edzino. Ili uzis ŝin kiel seks-sklavinon en kaŝita kabano ekster sia domo. Dum la daŭra seksperforto, ŝi iĝis multfoje graveda kaj naskis du filinojn. La filinoj ne vizitis lernejon, ne vidis ilin kuracistoj.

Jaycee kaj la filinoj vivis en malgranda barako, ili havis kampadstilan duŝilon, tualeton, du tendojn.

Liberiĝo redakti

La 25-an de aŭgusto, 2009, Phillip Garrido volis disdoni religiajn literaturaĵojn kaj kunportis la du filinojn (en aĝo 11 kaj 15 ) al UC Berkeley. Ili iĝis suspektindaj por la loka oficisto kaj ŝi faris bazan kontrolon. Post evidentiĝo, ke Garrido faris en 1971 seksperforton, ŝi kontaktis la polican prizorgan oficiston. Sekvatage, Garrido aperis kun la edzino, la infanoj, kun virino, sin nomata "Allissa." Evidentiĝis la kidnapo kaj ke la filinoj naskiĝis en kaptiteco kaj Jaycee unuafoje aperis ekster domo de Garrido en la 18 lastaj jaroj. Garrido kaj lia edzino estis arestitaj.

Vidu ankaŭ redakti

Krimkazo de Amstetten