Kila Kanalo

(Alidirektita el Kiela Kanalo)

La Kila KanaloKiela Kanalo (germane Nord-Ostsee-Kanal, do "Nordmara-Baltmara Kanalo") ligas la Nordan Maron kun la Baltan Maron. Pro la kanalo la ŝipoj ne devas vojaĝi la pli longan vojon tra la Skagerrak kaj laŭlonge de la norda pinto de Jutlando (Danio). La kanalo estas preskaŭ 99 km longa kaj trairas la germanan federacian landon Ŝlesvig-Holstinion de la enfluo de la rivero Elbo en la Nordan Maron ĝis la mar-branĉo kila fjordo (Kieler Förde) apud Kilo ĉe la Balta Maro. Ĝi estas la plej ofte frekventita homfarita akvo-vojo de la mondo, inaŭgurita en 1895 kiel Kaiser-Wilhelm-Kanal (Imperiestro-Vilhelmo-Kanalo, laŭ Imperiestro Vilhelmo la 1-a), nomon kiun ĝi havis ĝis 1948.

El la distanco ofte ŝajnas, ke ŝipo starus sur la paŝtejo

Priskribo redakti

 
Rigardo el la turisma kroz-ŝipo Norwegian Dream
 
Kluzoj en Holtenau, urboparto de Kilo
 
Kluzoj apud Brunsbüttel
 
Alta ponto apud Levensau (ĉ. 1900)
 
Alta ponto de Holtenau kun kontenera ŝipo

La kanalo estas mar-kanalo. Kluzoj ĉe ambaŭ finoj egaligas la ŝanĝantan akvo-alton kaŭzitan de tajdo aŭ vento. La finpunktoj situas en Brunsbüttel ĉe la Elbo kaj en Kilo, en la urboparto Holtenau ĉe la Kila Fjordo je distanco de 98,637 km (rekta linio 85,5 km). Plej grava havenurbo laŭlonge de la kanalo estas Rendsburg.

Ok stratoj kaj kvar fervojaj linioj transiras la kanalon (entute dek pontoj), dektri pramŝipoj por veturiloj kaj unu por pasaĝeroj ebligas transporton al la alia flanko. Apud Rendsburg ekzistas tunelo sub la kanalo. Ĉiu pontoj havas subiran alton de 42 metroj por la ŝipoj.

Trafiko redakti

En 1999 nur relative malalta nombro de ĉirkaŭ 35.000 ŝipoj uzis la kanalon. En 2004 estis ĉirkaŭ 41 000 ŝipoj transportintaj proksimume 80 Mio. tunojn, en 2006 ĉirkaŭ 43 000 veturiloj.

La maksimuma rapideco por ŝipoj de certa klaso estas 12 km/h (6,5 nodoj) kaj por ĉiuj aliaj 15 km/h (8,1 nodoj). Vojaĝo tra la kanalo daŭras 6 ĝis 8 horojn. Ŝipoj rajtas esti maksimume 235 m longaj, 32,5 m larĝaj kaj 40 m altaj. Krom malgrandaj veturiloj kiel vel-boatoj aŭ motor-jaĥtoj ĉiu ŝipo devas esti gvidata de kanala piloto.

Literaturo redakti

  • Waldemar Jensen: Der Nord-Ostsee-Kanal − Eine Dokumentation zur 75-jährigen Wiederkehr der Eröffnung. Wachholtz, Neumünster 1970.
  • Stefan von der Ahe: Nord-Ostsee-Kanal by bike. Radreise Verlag, ISBN 978-3-939636-05-2 (CD-ROM mit vielen Bildern)
  • Karl Ernst Kaminski: Die Geschichte des Kaiser-Wilhelm-Kanals 1887–1914. Rundschau KG, Itzehoe 1980.
  • Gerd Peters: Der Nord-Ostsee-Kanal. Koehler, Hamburg 1995. ISBN 3-7822-0626-6
  • Rainer Lagoni: Nord-Ostsee-Kanal 1895–1995: Festschrift. Wachholtz, Neumünster 1995. ISBN 3-529-05319-8
  • Walter Schulz: Der Nord-Ostsee-Kanal, eine Fotochronik der Baugeschichte. Westholsteinische Verlagsanstalt Boyens, Heide 1986, 1995 (4. Aufl.). ISBN 3-8042-0373-6
  • Heiner Helms, Hans-Joachim Schröder, Alexander Tesár: Brücken über den Nord-Ostsee-Kanal - Faszination der Brückenbaukunst im Laufe der Zeit. Nieswand, Kiel 1995. ISBN 3-926048-83-2
  • Rudolf Horstmann: Von der Ostsee bis zur Elbe, eine Wanderung entlang des Nord-Ostsee-Kanals. Wachholtz, Neumünster 1990. ISBN 3-529-06200-6
  • Martin Becker: Kulturlandschaft Nord-Ostsee-Kanal. Bildband. Wachholtz, Neumünster 2003, 2005 (2. Aufl.). ISBN 3-529-02527-5
  • Regina Nitsch: Nord-Ostsee-Kanal. Radwandern an der Straße der Traumschiffe. Service, Hamdorf 2008, . ISBN 978-3-9809420-5-8
  • Brumm, Dieter: Kleines ABC des Nord-Ostsee-Kanals. Husum Druck- und Verlagsgesellschaft, Husum 2007. ISBN 978-3-89876-319-6
  • Siems, Werner: Nord-Ostsee-Kanal erleben. Heide : Boyens, 2008. ISBN 978-3-8042-1242-8

Eksteraj ligiloj redakti