Kieren Aedogan KEKE (naskiĝis en 1971 en Yaren, Nauro) estas naura kuracisto, iama prezidanto de la naura parlamento kaj nuna ministro pri eksteraj aferoj. Li estas nuntempe gvidanta figuro de la opozicia partio Naoero Amo. Keke estas unu el la malmultaj kuracistoj sur Nauru (aliaj estas Mark Kun, Ludwig Keke - la patro de Kieren, kiu estas dentisto, Godfrey Waidabu kaj Kiki Thoma).

Kieren Keke
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1971 (1971-06-27) (52-jaraĝa)
en Jareno
Ŝtataneco Nauro
Okupo
Okupo diplomatokuracistopolitikisto
vdr

La 23-an de aprilo 2004 Keke partoprenis kun la parlamentanoj David Adeang, Fabian Ribauw kaj Baron Waqa protestadon en la flughaveno de Yaren kaj estis tial kondamnita al 14-jara malliberiĝo. Post ŝanĝiĝo de la registaro la 22-an de junio 2004 la puno estis neniigita.

Septembre 2004 Keke estis akuzita de la parlamenta prezidanto Russell Kun pro duobla civitaneco naura kaj aŭstralia por forigi lin de la parlamento. Oni akceptis la akuzon, kvankam la naura konstitucio ne indikas, ke parlamentano ne rajtas esti ankaŭ civitano de alia ŝtato. La forigo de Keke kaŭzis seneliran situacion, kaj la ŝtatprezidanto Ludwig Scotty eksigis la tutan parlamenton. En la sekvaj parlamentaj balotoj en 2004 kaj 2007 Keke estis denove elektita en la parlamenton kaj poste nomumita ministro pri sano. La 10-an de novembro 2007 li demisiis kune kun la ministro pri justico, Roland Kun, kaj la ministro pri industrio Frederick Pitcher, post problemo kun la ministro pri eksteraj aferoj, David Adeang.

En decembro 2007 la parlamento esprimis malkonfidon al la ŝtatprezidanto Scotty, kaj tiu eksiĝis. La nova prezidanto Marcus Stephen nomumis Keke-n ministro pri eksteraj aferoj.

Vidu ankaŭ redakti