Kierling

komunumo en Malsupra Aŭstrio

Kierling [Kirling] estas katastrala komunumo (loko) de la urba komunumo Klostronovburgo (germane Klosterneuburg), urbo de la Interpopola Kompreniĝo, en la federacia lando Malsupra Aŭstrio kun ĉirkaŭ 3,000 loĝantoj. Poŝtkodo: 3400. Vilaĝestro Markus Fuchs (ÖVP).

Katolika paroĥa preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo

Antaŭe estis Kierling tre ŝatata ripozloko por pulmomalsanuloj, Franz Kafka loĝis la lastajn monatojn de sia vivo pro pulmomalsano en Kierling.

Geografio redakti

La katastrala areo de 11,5 km² kun 25 km limlongeco situas 213 m super la maro. Norde kaj sude de la Kierling-valo supreniras deklivoj de la vienaj arbarmontoj kaj sekve limas la loko proksimume sude je Weidling-valo [Vajdling] kaj norde je Hadersfeld respektive Kritzendorf (Kricendorf).

Historio redakti

Unuaj fruŝtonepokaj arkeologiaj trovaĵoj atestas loĝatecon de Kierling ekde ĉirkaŭ 3 000 jaroj antaŭ Kristo. Jam en la jaro 1072 estis Kierling unuafoje dokumente menciita, sed tiam sub la nomo "Chirchlingen" [Ĥirĥlingen].

Vidindaĵoj redakti

* Paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo kun malnovaj romanikaj fundamentaj muroj de la prapreĝejo, la internaj ĉambroj de la novromanika preĝejo estis en novarta stilo.

* Kafka monumento el sabloŝtona bloko kun busto el bronzo kaj monumenta skribo.

* Iama sanatorio Hoffmann. En la domo de ĉefstrato n-ro 187 ekzistis ekde 1913 la privata sanatorio de d-ro Hugo Hoffmann. Je la 19-a de aprilo 1924 oni transportis Franz Kafka en la sanatorion kun laringa tuberkulozo kaj li mortis tie la 3-an de junio 1924. Nuntempe estas en la domo aranĝita kunven- kaj memorigĉambroj de la Aŭstra Societo Franz Kafka.

* Muzeo de Kierling kun ampleksa kolekto da tonditaj siluetoj.

* Burgo de ĉaroj estas kolekto da ĉaroj kaj veturiloj en la aera parto de la muzeo.

Eksteraj ligiloj redakti

Kierling: http://klosterneuburg.riskommunal.net/system/web/zusatzseite.aspx?menuonr=220477650&detailonr=220503934 germane

Muzeo de Kierling: http://www.museumkierling.com/ germane